Malfermi la ĉefan menuon

Rondirantaj gazetoj

Laŭ la aserto de Leon Cogen la ideo pri rondirantaj gazetoj estis ĉerpita ĉe la stenografistoj, kiuj rondirigis inter grupo da personoj tiajn manuskriptojn por perfektiĝi en la stenografia arto per reciproka legado kaj korektado.

La inicianto de rondirantaj gazetoj en Esperanto estis Bavay el Douai (Francujo), kreinta en 1902 tre praktikan kaj internacian klubeton, nomitan de li Rondo Internacia L' Unua. La klubon konsistigis po unu ano el ĉiu nacio, kaj speciale por tio aranĝitaj kajeroj de manskribata gazeto Rondiranto rondiris inter la klubanoj. Ĉiu skribis en ricevitan kajeron sian originalan aŭ tradukitan artikolon, legis tiujn de la aliaj membroj, korektis ilin kaj sendis la kajeron pluen. Tio estis agrabla kaj interesa maniero por perfektiĝi en Esperanto kaj la ideo de Bavay baldaŭ trovis multajn adeptojn kaj imitantojn diverslande.

Preskaŭ samtempe aperis simila Manuskripta Bulgara Rondiranto, kies artikoloj poste aperis en Rondiranto presita. Fraŭlino Ella Scherpeltz el Wallach-Meseritsch (Moravujo) kreis similan gazeton inter germaninoj kaj ĉeĥinoj, poste Th. Renard en Svisujo organizis similan gazeton, kiun partoprenis la ĉefaj tiamaj Esperantistoj de la lando.

En Hispanujo Ricardo Codorniu (en Murcia) kreis tutan stelaron el siaj rondirantaj gazetoj: Vaga Stelo por alilandanoj, Hispana Stelo por hispanoj, Murcia Stelo por Murciaj esperantistoj, kaj Arbara Stelo por teknikaj artikoloj de arbaristoj.

Poste aperis rondirantaj gazetoj de rusaj esperantistoj Timofej Ŝĉavinskij kaj Vsevolod Lojko.

En Belgujo tia gazeto Kunfratiĝo estas kreita de Leon Cogen.

Pli malfrue rusa pastro Ivan Ŝirjaev (Baklanka, gubernio de Vologda) dum la mondmilito kaj rusa revolucio longan tempon gvidis similan gazeton (kreitan de li) en Societo de Pastroj Ortodoksaj Esperantistoj. En tiu epoko estis ricevebla en Rusujo nenia Esperanto-gazeto, pro tio La Rondiranto havis grandan sukceson: iom post iom al ĝi aliĝis ne sole ĉiuj (ne multenombraj) rusaj pastroj-esperantistoj, sed multaj famaj ruslandaj esperantistoj (Paŭlo Medem, V. Dimitriev, Vladimir Szmurlo, S. Surovcev kaj aliaj), preskaŭ ĉiuj tiamaj Esperanto-societoj kaj multaj (pli ol 150) esperantistoj. Neniu angulo de vastega Rusujo estis trovebla, kie oni ne partoprenus ĉi tiun gazeton. Dum la civila milito, kiam estis neeblaj poŝtaj rilatoj de norda Rusujo kun la suda, en la lasta numero N. Krassovskij (Ĥarkov) aperigis Sudan Rondiranton kaj iom pli malfrue Vitold Teniŝov (Barnaul, Siberio) Fajrerĉenon, sed ambaŭ ili ne havis grandan sukceson.

La Londona Rondiranto ekzistis dum kelkaj jardekoj.

LiteraturoRedakti