Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rondo Takács (elp. Tɒkaĉ) estas bibliografia laborgrupo. En 1983, dum la Universala Kongreso en Budapeŝto, Luis Hernández Yzal kaj Árpád Máthé decidis starigi studgrupon pri E-bibliografio kaj nomis ĝin Rondo Takács, omaĝe al la hungara pioniro József Takács. Baldaŭ aliĝis ankaŭ Ana Maria Molera, filino de Ramon Molera. Ŝi prizorgas la gravan bibliotekon kreitan de ŝia patro en la kataluna urbeto Moià. La laboro de la grupo baldaŭ fruktodonis per gazeto Periodaĵoj kaj poste per la verko Inventaro de planlingvistikaj (periodaĵoj) (Sant Pau d'Ordal, 1992). Tiu katalogo enhavas sep mil titolojn de periodaĵoj en Esperanto kaj aliaj planitaj lingvoj. La vorto ‘periodaĵo’, uzata laŭ konsilo de Claude Gacond el Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, rilatas ne nur al gazetoj, sed ankaŭ al adresaroj, jarlibroj, libro-katalogoj, cirkuleroj ktp. Inventaro de planlingvistikaj (periodaĵoj) estis unua paŝo por aperigi duan eldonon de la fama katalogo de József Takács, publikigita en 1934.

Inventaro de planlingvistikaj (periodaĵoj)
Rondo Takács: Inventaro de planlingvistikaj (periodaĵoj), Sant Pau d'Ordal, 1992

Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (BPE) redakti

Post la forpaso de Hernández en 2002, Máthé kaj Molera daŭre laboris cele al la eldonado de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (2010), kiu referencas 14 143 periodaĵojn. BPE celas havigi al la esperantistaro bibliografiajn datumojn de ĉiuj periodaĵoj eldonitaj ekde la naskiĝo de La Esperantisto en septembro 1889 en Nurenbergo. La precipaj datumoj estas: preciza nomo, loko de administrejo kaj redaktejo, aperjaroj, periodeco, nombro de paĝoj, formato, lingvoj uzataj, presformo kaj aliaj rimarkoj. Ĝi aldonas ankaŭ la referenc-numeron en aliaj katalogoj kiel tiu de Stojan, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW) aŭ Germana Esperanto-Biblioteko Aalen (GEBAA).

Post la forpaso de Árpád Máthé en 2015, Ana Molera daŭrigas la ĝisdatigon de la bibliografia datumbazo de Rondo Takács por aperigi ĝin rete.

Verkoj redakti

  • Gazeto Periodaĵoj, Budapest, 1993-1996. Aperis entute 33 numeroj.
  • Inventaro de planlingvistikaj (periodaĵoj). Sant Pau d'Ordal, 1992, 132 p.
  • Bibliografio de periodajoj en aŭ pri Esperanto (BPE), Budapest, 2010, XX + 1155 p.

Eksteraj ligiloj redakti