József Takács

hungara dentkuracisto, redaktoro, bibliografiisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

TAKÁCS József (takaĉ), naskiĝis la 24-an de julio 1890 en Nagyigmánd, mortis la 16-an de oktobro 1944 per mortpafo fare de de hungaraj faŝistoj[1], estis hungara (dent-) kuracisto kun akademia grado de doktoro, pioniro de Esperanto kaj redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj.

József Takács
Takács József 082 VIII. Universala Kongreso Esperantista – Albumo (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1890 (1890-07-24)
en Nagyigmánd
Morto 16-an de oktobro 1944 (1944-10-16) (54-jara)
en Pusztavám
Tombo Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dentisto • redaktisto • bibliografo • esperantisto
Information icon.svg
vdr

Postenoj en la Esperanto-MovadoRedakti

Takács estis esperantisto de 1909, de 1910 li laboris aktive por Esperanto. En 1913 li batalis kontraŭ Ágoston Marich. En 1914 li estis sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo (HES), post la unua mondmilito ĉefsekretario de HES ĝis 1928, poste ĝia honora membro. Li krome estis prezidanto de la iama Tutmonda Asocio Kolektanta (TAK), delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj K.R.-ano.

RedaktoroRedakti

Takács dum multaj jaroj estis redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj: de "Panonio" de 1912-1913, de „Hungara Esperantisto” de 1923 ĝis 1926, de „Tutmonda Kolektanto”, de „Hungara Heroldo” de 1932 ĝis 1934.

KolektantoRedakti

Plej konata Takács hodiaŭ estas pro lia granda kolekto de esperantaĵoj, precipe de Esperantaj periodaĵoj. Kun Paul Tarnow kaj Ladislao Spierer li en 1934 publikigis "Katalogon de la Esperanto-Gazetaro", grava bibliografia helpilo pri la frua Esperanta gazetaro, krome "Poŝkatalogon de la Esperantaj por-okazaj glumarkoj". Rondo de kolektantoj kaj bibliografiistoj ĉirkaŭ Árpád Máthé kaj Luis Hernández Yzal nomis sin en la 1990-aj jaroj Rondo Takács honore al li.

Verkoj (elekto)Redakti

  • 1913: La literatura agado de Hungaraj esperantistoj dum la jaro 1912. Budapest: Kókai 1913, 15 p. (Biblioteko de Panonio 1)
  • 1921: Világnyelv és világirodalom. Kaposvár: Somogyi Ujság 1921, 15 p. (informa broŝuro pri Esperanto)
  • 1923: Esperanto-magyar kis szótár = Esperanto-hungara vortareto / összeáll. Budapest: Kókai 1923, VIII, 184 p.
  • 1934: Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonné n. Orl.: Pražák 1934, 168 p.
  • 1934: Poŝkatalogo de la Esperantaj por-okazaj glumarkoj. Jablonné n. Orl.: Tutmonda Asocio Kolektanta 1934, 36 p.
  • 1936: Korektoj kaj aldonoj al la "Poŝkatalogo de la Esperantaj porokazaj glumarkoj". Nagymaros: eld. de la aŭtoro 1936, 22 p.

MemortabuloRedakti

En Nagymaros, strato Magyar nr. 26., sur lia iama, konfiskita loĝdomo troviĝas memortabulo. Teksto: DR. TAKÁCS JÓZSEF / 1900-1944 / A MAGYAR ESZPERANTÓ EGYESÜLET / EGYKORI FŐTITKÁRA A FASIZMUS ÁLDOZATA / EMLÉKÉRE. / MEMORE AL LA IAMA ĈEFSEKRETARIO / DE HUNGARA ESPERANTO-SOCIETO / VIKTIMO DE FAŜISMO / 1983.05.06. / PEST DEPARTEMENTA KOMITATO DE HUNGARA ESPERANTO-ASOCIO PATRIOTA POPOLFRONTO[2]

FontindikojRedakti

  1. laŭ informo de Árpád Máthé, aldonita de Utho Maier
  2. Informoj el la retejo de Rátkai Árpád http://w3.hdsnet.hu/eszperanto/zeo-hu/

Eksteraj ligilojRedakti