Rotondo de Öskü estas Monumento historia en Öskü [oŝku], sur monteto.

Rotondo de
Öskü
Rotondo en Öskü
Rotondo en Öskü
katolika preĝejo • rotondo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Öskü
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke la preĝejo konstruiĝis en la 11-a jarcento. Oni konstruis novan tegmenton en la 18-a jarcento. Ekde 1725 la konstruaĵo funkciis kiel romkatolika preĝejo. Inter 1843-1848 proksime pli nova preĝejo konstruiĝis, depost tiam la rondpreĝejo estas nur kapelo.

Konstruaĵo redakti

La rondpreĝejo havas 2 romanikan fenestron kaj unusolan rondan fenestron. Oni supozas, ke ankaŭ la sanktejo havis similajn fenestrojn, sed pri la konstruado restis neniuj dokumentoj. Arkeologoj konstatis, ke la preĝejo ne estas ronda, sed iomete ovala, kies diagonalo estas 7 m. La origina ŝlosilo el la 15-a jarcento en muzeo de Veszprém estas videbla.

Fontoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ösküi kerektemplom en la hungara Vikipedio. Tie la fontoj estas listigitaj.