Öskü
Öskü (oŝku) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Várpalota.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 48 km²
- Loĝantaro: 2320
- Poŝtkodo: 8191
- Telefonprefikso: 88
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, inter Várpalota kaj Veszprém (urbo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Veszprém (urbo). La lasta troviĝas 15 km-ojn.
Historio
redaktiAntaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Post la 2-a mondmilito oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Ŝtonominejo longe funkciis apud la vilaĝo, supozeble Öskü signifas malnova ŝtono.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, restoracio, vendejoj.
Vidindaĵoj
redakti- fundamente sentinela turo de romianoj, nun rotondo el la 11-a jarcento, unusola en Hungario, sakristio aldoniĝis en la 15-a jarcento, en 1999 renoviĝis; vidu pli detale: Rotondo (Öskü)
- naskiĝdomo de Antal Tasner, baldaŭe paroĥo, pli poste lernejo
- baroka monumento pri Sankta Triunuo de 1746
- baroka skulptaĵo de Sankta Anna de 1750
- klasikisma katolika preĝejo de 1847
- luterana preĝejo de 1786
Famuloj
redaktiEn Öskü naskiĝis advokato Antal Tasner.