Rovagnate

loĝloko de Italio

Rovagnate [rovanJAte] estas loĝloko kaj parto de la komunumo La Valletta Brianza de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la provinco Lecco [Leko]. La 30-an de januaro 2015 Rovagnate kunfandiĝis kun la komunumo Perego por formi la novan komunumon La Valletta Brianza, kies administra centro estas la loĝloko Rovagnate. La 31-an de decembro 2013 en la komunumo vivis 2932 loĝantoj sur areo de 4,26 km². Kristana patrono estas la sankta Georgo, kies memortago sekve estas la loka festotago.

Rovagnate
Rovagnate
eksa komunumo en Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco LC Lecco
Geografia situo 45° 44′ N, 9° 22′ O (mapo)45.7333333333339.3666666666667Koordinatoj: 45° 44′ N, 9° 22′ O (mapo)
Alto super marnivelo 342 m [+]
Areo 4 km²
Loĝantaro 2932 (2013)
Loĝdenso 642 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Castello di Brianza, Montevecchia, Olgiate Molgora, Perego, Santa Maria Hoè kaj Sirtori (komence de 2015)
Patrono sankta Georgo
Festa tago 23-a de aprilo
Nomo de loĝantoj rovagnatesi
Poŝtkodo 23888
Imposta kodo H596
Kodo laŭ ISTAT 097073
Telefona prefikso 039
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Rovagnate situas ĉirkaŭ 13 km sude de la provinca ĉefurbo Lecco kaj 35 km nordoriente de la metropolo Milano.