Roy McCoy

usona esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Roy McCoy estas usona esperantisto. Li laboris por Universala Esperanto Asocio. Li loĝis en Cambridge (Masaĉuseco), Usono, kaj venis en Roterdamon, Nederlando, kie li laboris dum 26 jaroj. Post emeritiĝo li biciklis dum du jaroj tre Centrameriko. Amatore li estas muzikisto, kantoverkisto kaj ludas pianon kaj gitaron.[1]

Roy McCoy
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dum sia epoko ĉe UEA li kunlaboris por multaj publikaĵoj, foje kunlabore kun aliaj asocioj. Ekzemple li estis kunordiganto de Por aktiva lingvopolitiko : aktoj de la Lingvopolitika Seminario en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto.[2]

Notoj redakti

  1. Profilo en Couchsurfing alirita la 23an de Julio 2021.
  2. Por aktiva lingvopolitiko : aktoj de la Lingvopolitika Seminario en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996 / D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller (red.)