Unuaj Homoj de la Kalaharo
eksa homrajta neregistara organizaĵo
(Alidirektita el Roy Sesana)
La organizaĵo Unuaj Homoj de la Kalaharo - angle First People of the Kalahari - estas homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Bocvano, fondita en 1991 kaj malfondita en 2013. En 2005 al la organizaĵo kaj al la ŝamano Roy Sesana kiu proksime kunlaboris kun la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Unuaj Homoj de la Kalaharo | |||||
---|---|---|---|---|---|
First People of the Kalahari | |||||
la ŝamano Roy Sesana proksime kunlaboris kun la organizaĵo kaj kune kun ĝi honoriĝis en 2005 | |||||
organizaĵo | |||||
Komenco | 1991 vd | ||||
Sidejo | Bocvano | ||||
Tipo | homrajta neregistara organizaĵo | ||||
| |||||
Eksteraj ligiloj redakti
- informoj en la retejo survivalinternational.org (angle)
- informoj en la oficiala retejo pri la premio de ĝusta vivmaniero (angle)