Ruĝnuka sevsuĉulo

La Ruĝnuka sevsuĉulo (Sphyrapicus nuchalis) estas mezgranda sevsuĉulo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj kaj genro Sphyrapicus, karakteraj laŭ la komuna nomo pro suĉi sevon de arboj , kiu reproduktiĝas en Nordameriko. La genro inkludas ankaŭ la speciojn de la Buntvizaĝa sevsuĉulo, Ruĝbrusta sevsuĉulo kaj Nigroblanka sevsuĉulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝnuka sevsuĉulo
Ruĝnuka sevsuĉulo
Ruĝnuka sevsuĉulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Sphyrapicus
Specio: S. nuchalis
Sphyrapicus nuchalis
(Baird, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo

Habitato redakti

Ties reprodukta habitato estas miksita arbaro de areoj de la Roka Montaro kaj Granda Baseno de Nordameriko. Ili nestumas en kavaĵo en morta arbo. Aliaj specioj kiuj nestumas en arbokavaĵoj reuzas nestojn iam uzitajn de tiu ĉi specio.

 

Priskribo redakti

La Ruĝnuka sevsuĉulo estas tre simila al la Buntvizaĝa sevsuĉulo. Plenkreskuloj estas nigraj en dorso kaj flugiloj kun klare videblaj blankaj zonoj; ili havas nigran kapon kun blankaj larĝaj strioj (tiom larĝaj ke same oni povus diri, ke ili havas blankan vizaĝon kun nigraj strioj) kaj ruĝajn frunton, kronon kaj nukon (kaj tio estas la plej klara diferenco kun la Buntvizaĝa sevsuĉulo, flavajn bruston kaj supran ventron, blankan suban ventron kaj pugon kaj nigran voston kun blanka centra strio. Plenkreskaj maskloj havas ankaŭ ruĝan gorĝon, dum ino havas blankan supran gorĝon kaj nur suban ruĝan gorĝon. Ambaŭ seksoj havas tre belan kaj buntan vizaĝon. Krome ankaŭ la okuloj kaj la beko estas nigraj.

Tiuj birdoj migras suden kaj al malplenaj areoj de altaj niveloj.

Laŭ la nomo de sevsuĉuloj sugestas, kaj kiel aliaj sevsuĉuloj, tiuj ĉi birdoj elfosas truojn en la arboj kaj suĉas la sevon kaj la insektojn allogitajn de tiu. Ili foje kaptas insektojn ankaŭ dumfluge; ili manĝas ankaŭ semojn kaj berojn.

Tiu birdo estis iam konsiderata kiel subspecio de la Buntvizaĝa sevsuĉulo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti