Sevsuĉuloj
La Sevsuĉuloj estas birdoj kiuj formas la genron Sphyrapicus ene de la familio de pegedoj. Ĉiuj troviĝas en Nordameriko.
Sevsuĉuloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiKiel ilia nomo implicas, Sevsuĉuloj manĝas ĉefe la sevon de la arboj, movante inter diferencaj specioj de arboj kaj arbustoj laŭ sezona neceso. Ankaŭ insektoj, ĉefe tiuj allogitaj al la dolĉa sevo eliranta tra la sevotruoj, estas ofte kaptitaj kaj manĝitaj de la idoj dum la reprodukta sezono. La plej facile rekoneblaj sevotruoj troviĝas en betuloj dum la reprodukta sezono.
La membroj de tiu genro estas sveltaj birdoj kun fortaj vostoj kaj relative longaj flugiloj. Ties tipa bildo dumfluge estas ondeca, alternante inter rapidaj flugilfrapoj kaj mallongaj faletoj kun la flugiloj gluitaj al la korpo.
Ĉar Sevsuĉuloj atakas vivantajn arbojn, ili estas ofte konsiderataj plagospecio. Vidu en la angla: TATE, J. 1973. Methods and annual sequence of foraging by the sapsucker. Auk 90:840-856.
Specioj kutime agnoskitaj inkludas la jenajn
redakti- Ruĝnuka sevsuĉulo Sphyrapicus nuchalis
- Ruĝbrusta sevsuĉulo Sphyrapicus ruber
- Nigrablanka sevsuĉulo Sphyrapicus thyroideus
- Buntvizaĝa sevsuĉulo Sphyrapicus varius