Rudolf Franzl (inĝeniero)

Rudolf Franzl (naskiĝis la 6-an de januaro 1863 en Stříbrná Skalice - mortis en januaro 1933) estis ĉeĥa inĝeniero pri arbaristiko, patro de esperantisto Oldřich Franzl.

Li studis agrikulturan altlernejon en Vieno, poste laboris en Bechyně kaj ĉirkaŭaĵo kiel arbarista adjunkto, kontrolisto kaj ekonomia estro ĝis emeritiĝo en 1931.

Li estis membro de multaj fakaj korporacioj pri arbaristiko kaj fondis klubon de turistoj en Bechyně, en kiu li propagandis promenojn kun instruaj celoj.

Post lia morto estis la 29-an de julio 1933 inaŭgurita Pado de Franzl (ĉeĥe: Franzlova stezka) kun nova turisma ponto apud Rosín - Vesce trans rivereto Bílina. La pado ĝis nun portas lian nomon kaj apartenas al fieraĵoj de Vesce.

Eksteraj ligiloj redakti