Oldřich Franzl

ĉeĥa juristo kaj esperantisto

Oldřich Franzl (pseŭdonomo Gustav Písecký, G.P.) (naskiĝis la 11-an de marto 1897 en Písek - mortis la 19-an de aŭgusto 1965 en Brno) estis ĉeĥa juristo kaj esperantisto.

Oldřich Franzl
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1897 (1897-03-11)
en Písek
Morto 19-an de aŭgusto 1965 (1965-08-19) (68-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo
Familio
Patro Rudolf Franzl
Okupo
Okupo esperantistojuristo
vdr
Oldřich Franzl

Ĉar li naskiĝis en Písek, li uzis la pseŭdonomon Písecký (la Písek-a). Li studis en gimnazio en Tábor, poste juron en Universitato de Karolo en Prago kaj laboris kiel direktoro de Moravia Agrara Banko en Brno. Lia patro Rudolf Franzl (inĝeniero) kaj frato Rudolf Franzl (doktoro) estis gravaj personoj tiutempaj.

Pri lia vivo estas preskaŭ nenio konata. Ni ekscias pri li iomete de Tomáš Pumpr, kiu la 8-an de januaro 1970 skribis al Kolomano Kalocsay preparanta frazeologian vortaron:

Sed unu granda surprizo: Antaŭ ankoraŭ kvin jaroj vivis en Brno maljuna esperantisto, juristo-pensiulo, Dr Oldřich Franzl . La Esp. publiko preskaŭ nenion sciis pri tiu modesta kaj diligenta sinjoro. Sed li certe laboris tage-nokte. El liaj manoj eliris nemalmultaj manuskriptoj (prefere: tajpskriptoj), kaj mi ĉiam ricevadis po unu. Mi do estis unu el liaj raraj legantoj. Li ŝatis traduki el la latina lingvo /proze/ kaj kompilis grandan kolekton de proverboj:ĉeĥlingvaj ekvivalentoj de la proverbaro de Zamenhof proverbaro. Krome li ankoraŭ kompilis tri volumojn de Esperanta frazeologio baze de la frazoj ĉeĥlingvaj (laŭ la ĉeĥa alfabeto).

Kaj Kalocsay respondis la 1-an de majo 1970:

Viaj rimarkoj estas tre utilaj kaj la sendita kolekto de Oldrich Franzl estas timige abunda trezoro. Bedaŭrinde, ni ne povas ilin utiligi ĉiujn, ĉar tiam ni devus doni ne 5000, sed 10 000 frazologiaĵojn.

La menciitaj tajposkriptoj konserviĝis, subskribitaj per literoj G.P., kio laŭ atesto de Zdeněk Hršel estas pseŭdonomo Gustav Písecký.

Verkaro redakti

En la ĉeĥaj bibliotekoj konserviĝis ĉeĥlingvaj poemoj Ve chvílích samoty (En momentoj de soleco, Brno 1928) kaj Jaro: Píseň o mládí (Printempo: Kanto pri juneco, Praha 1948), sed ni ne scias, ĉu temas pri la sama Oldřich Franzl. Ankaŭ ĉe kelkaj verkoj pri ŝakludo subskribitaj de la sama nomo ne estas certa la identeco: Soupis šachových rubrik na území ČSR (Listo de ŝak-rubrikoj en ĈSR, Brno 1958), Caro-Kannova obrana (Caro-Kann defendo, 1954), Věra Menčíková-Stevensonová: soupis materiálu o prvé světové přebornici (Věra Menčíková-Stevenson: listo de materialoj pri la unua mondĉampionino, Brno 1957-1958).

Specimeno de lia traduko:

Antonín Sova

Pejzaĝo de Tábor

Nemezureble kara estas la regiono
apud urb' Tábor al mi, kvankam ĝi nur senhava,
en sunradioj ludas la montetara zono,
surkampe maturiĝas jam greno preskaŭ flava,
laŭ arbaroj bruletas ardejo karbigstaka,
poŝtveturilo triste ruliĝas tra arbaro,
arbaristejoj basaj en maro kaŭras faga
malantaŭ longaj vicoj de traboj kaj lignaro,
urbetoj flanke kuŝas kaj alpremiĝas mute
al arbarmontoj, kie nebula stri' sin tiras,
ruinoj de kasteloj invitas vin salute
kaj glor' de Žižka tie en ĉiu loko spiras.
15/12-55

Eksteraj ligiloj redakti