Rudy Jackson

usona muzikisto

Rudolph „Rudy“ JACKSON (naskiĝis en 1901 je Fort Wayne en Indianao; mortis proksimume 1968 en Ĉikago) estis usona klarnetisto kaj tenorsaksofonisto de tradicia ĵazo kaj de svingo.

Rudy Jackson
Persona informo
Naskonomo Rudolph Jackson
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01)
en Fort Wayne
Morto 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (67-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo jazz saxophonist • komponisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Rudy Jackson alkreskis kiel filo de du muzikistoj en Ĉikago. Ekde sia 17-a vivojaro li muzikis en lokaj bandoj, ekde 1920 ĉe Carroll Dickerson, en 1923/24 ĉe King Oliver. Post tio li laboris en migrorevuoj kaj iris kun la bando de Billy Butler en 1925 al Novjorko. Tie li ankaŭ muzikis en la orkestro de la komplete nigrula muzika komedio Lucky Sambo (kun interrompoj ĝis 1927). En 1926/27 li laboris en la Orkestro Duke Ellington.[1] Ekde 1929 ĝis 1933 li laboris pretertempe en la orkestro de Noble Sissle, kun kiu li vojaĝis tra Eŭropo, poste ĉe Leon Abbey kaj Teddy Weatherford tra Barato. Tie restis Jackson ankaŭ la plej multan tempon dum la Dua Mondmilito, post kies fino li revenis al Ĉikago, por retiriĝi el la muziknegoco kaj labori ĉe telekomunikada entrepreno.

Jackson kunverkis surdiskigojn en orkestroj de Ellington kaj Sissle, krome kun Sidney Bechet kaj kun Sippie Wallace.

Literaturo redakti

Rimarko redakti

  1. Al Ellington Jackson pretendis la bluson, el kiu ekestis la komuna peco „Creole Love Call“, kiel sia propra komponaĵo. Post kiam aperis „Creole Love Call“ kaj King Oliver jure pretendis siajn rajtojn, tamen ne povis venki, Ellington Rudy Jackson maldungis pro ĉi tiu okazintaĵo, anstataŭante lin per Barney Bigard. Komparu A. H. Lawrence: Duke Ellington and His World, p 112