Rumana Societo de Televido

publika televida korporacio de Rumanio

La Rumana Televido (en ĝia plena nomo en la rumana : Televiziunea Română, mallongigita: TVR) estas publika televidstacio posedata de la rumana registaro kiu funkciigas la kanalojn : TV1, TVR2,‏ TVR internacia kaj TVR kultura. La stacio estis establita en 1956 kaj elsendis por la unua fojo la 31-an de decembro el tiu jaro. En 1968 alia kanalo komencis dissendi kaj en 1983 kolora dissendo komenciĝis.

Rumana Societo de Televido
emblemo
televidkanalonegoco • publika elsendanto
Komenco 31-a de decembro 1956 vd
Antaŭe Radio-Televiziunea Română vd
Lando(j) Rumanio vd
Sidejo Bukareŝto
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Filioj TVR1 vd
Posedatoj TVR Info • TVR1 • TVR2 • TVR3 • TVR Cultural • TVR Tower vd
Agokampo televido
Retejo Oficiala retejo
vdr
TVR regionaj studioj.
Eksa TVRa emblemo, uzita de 2004 ĝis 2022. Horizontala versio uzita de 2008 ĝis 2022
Propaganda televida programo de 1986, titolita Epoko de Nicolae Ceaușescu.

En 1961 la programoj de TVR komencis dissendi ĉiun tagon (krom lundoj) de 18.30 ĝis 22.00. Dimanĉe kaj foje sabate estis matena programo de 9:00 ĝis tagmezo. La programoj estis diversaj kaj allogaj, kio rezultigis pliiĝon de la spektantaro. Tiel, en 1965 la nombro de abonantoj de la publika televida servo atingis 500.000, kaj kvin jarojn poste al 1,5 milionoj. Dum tiu ĉi periodo, Plano 2 estis inaŭgurita (la 2-an de majo 1968). Komence ĝi elsendis nur unu tagon semajne, ĵaŭde, do ekde la 16-a de junio ĝi estos elsendo dimanĉe, poste lunde kaj sabate. Pro la kvalito de la programoj, la televidspektantaro kreskis kaj estis grava rimedo por informi la loĝantaron. Tamen, ekde 1985, neatendite, pro ideologiaj kialoj, la televidprogramo estis limigita al nur du horoj tage, kiam la programoj estis plejparte dediĉitaj al la personeckulto de Nicolae kaj Elena Ceausescu [1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti