Rusa mafio (ruse русская мафия, russkaja mafija, kaj ruse братва, bratva, signifante "frataro") aŭ Ruĝa Mafio (ruse красная мафия, krasnaja mafija) estas ofte uzata nomo por gamo da krimaj organizaĵoj, kiuj fontas el la eksa Sovetunio kaj estas bazitaj en la post-sovetiaj ŝtatoj. Ekde la dissolvo de Sovetunio en 1991, la ekonomia liberaligo permesis al tiuj grupoj pligrandiĝi internaciskale por iĝi influaj en krimaj organizaĵoj tutmonde. Ĝi aktivas en pluraj sektoroj de la [Rusio|rusia]] socio. La rusaj krimuloj estas ankaŭ aktivaj internacie en la kontraŭleĝa petrolo-komerco, hom-trafiko, drog-trafiko, armil-trafiko kaj nukleaj materialoj kaj monlavado. La 2-an de decembro 2009, Timur Laĥonin, la estro de la Nacia Centra Oficejo de Interpol en Rusio, diris: "Certe, ekzistas krimoj implikantaj niajn iamajn samlandanojn eksterlande, sed ne ekzistas datumoj kiuj sugestus, ke praa strukturo de rusaj organizitaj krimaj grupoj ekzistas eksterlande".

Historio redakti

Rangoj redakti

Tradicie en Rusio ekzistis jenaj rangoj de profesiaj krimuloj:

  • Ivanoj (ruse Иваны)

Tio estas la plej supra reprezentanto de la krimula mondo. Radikoj de tiu ĉi grupo devenas el la Karaa punlaborejo, fifama pro malbonegaj laboraj kaj veteraj kondiĉoj kaj krueleco de la gardistaro. Tio estis plej sentimaj, arogaj kaj nesubigeblaj homoj. Ili malkaŝe malagnoskis ĉiujn leĝojn kaj kutimojn krom tiuj krimulaj, praktikis ekstreman kruelecon kaj malagnoskis iujn ajn aŭtoritatojn. Ilin timis la aliaj krimuloj, gardistaro kaj prizonestroj. En la 19-a jarcento normale Ivan aspektis tiel: kaskedo brave ŝovita sur unu orelon, ĉemizo kun dense brodita kolumo, malbutonita drapa jako (ruse бушлат), ĥalato pendanta sur unu ŝultro, manoj ĉiam en poŝoj, aroga kaj provoka rigardo. Ĉiu Ivan havis propran grupon, kiun li komplete regis kaj kies enspezojn li administris. Inter si Ivanoj klopodis vivi konkorde[1]. Post mildigo de la mallibereja reĝimo komence de la 20-a jarcento aŭtoritato de Ivanoj kiel martiroj, suferantaj pro la tuta krimularo, draste falis[2]. En la moderna rusa mafio similan pozicion okupas "krimulo en leĝo" (ruse вор в законе) kaj "aŭtoritato" (ruse авторитет).

  • Krieguloj (ruse храпы)

En normala moderna rusa lingvo la vorto храп signifas ronko, sed ĉi-foje temas pri arkaiĝinta signifo kriegi aroge, de kiu en la lingvo restis la esprimo взять нахрапом (preni per kriego, aroge).

Krieguloj okupas mezan pozicion inter Ivanoj kaj ordinaraj krimuloj. Ili estis malpli sentimaj kaj rezolutaj ol la unuaj, sed pli arogaj kaj babilemaj ol la duaj. Ili vivis rabante kaj persekutante ordinarajn krimulojn, rabis novulojn, kiuj foje erare konsideris ilin Ivanoj. Krieguloj ĉiam estis centre de la eventoj, kriegis kaj promociis vidpunkton, kiu estis por ili oportuna tiumomente. En la moderna rusa mafio tiu pozicio similas al "krimuleto" (ruse блатной, ruse приблатнённый)[3].

  • Ludantoj (ruse игроки)

Temas pri profesiaj friponoj, kiuj okupiĝis pri nenio krom vetludoj. Ili estis estimataj, ĉar profitigis plurajn homojn. Sekpanulo (ruse сухарник) plenumis anstataŭ ludanto punlaborojn. Subblovulo (ruse поддувала) aranĝis lian liton, teon kaj manĝaĵojn. Majdan (ruse майдан) ricevis 5 ĝis 10% de la veto. Alarmisto (ruse стрёмщик) atentis apud la pordo kaj avertis pri proksimiĝo de la gardistoj. Patro (ruse отец), do uzuristo, financis liajn ludojn kaj ricevis procentaĵojn. Ludantoj facile gajnis monon kaj facile fordonis ĝin, do ĉirkaŭ ili ĉiam formiĝis fidela grupo, preta plenumi ĉiun ordonon[4].

  • Malriĉuloj (ruse жиганы)

Tiel nomiĝis ĉia malriĉa malliberulo, sed ofte oni nomis tiel ludanton, kiu malgajnis ĉion. Li plu penas regajni, sed kutime nur pli sinkas je malespero, malgajnante siajn manĝaĵojn, estontajn laboron, vestojn, liton ktp. En la moderna rusa mafio tiun pozicion okupas "diablo" (ruse чёрт), ankaŭ nomata ope "fatraso" (ruse фуфло)[5].

  • Etularo (ruse шпана)

Tio estas la ĉefa amaso de ordinaraj krimuloj, ofte hazardaj aŭ etaj deliktuloj. Ili estas malestimataj, ekspluatataj kaj turmentataj. Ili dormis en vestoj, timante ke alikaze oni ŝtelos ilin. Ŝparinte pecon da pano ili gardis ĝin aksele tutan tagon. Ilia ĉefa zorgo estis postvivi la punperiodon, do ili nur laboris kaj dormis. En la moderna rusa mafio tio estas "viroj" (ruse мужики)[6].

Post la Rusia Enlanda milito, dum kaj post la Nova Ekonomia Politiko formiĝis kaj solidiĝis nova grupo — "leĝuloj" (ruse законники), nun kutime nomataj "krimuloj en leĝo" (ruse воры в законе). La rusa vorto вор en la moderna rusa lingvo signifas "ŝtelisto", sed origine ĝi ampleksis ĉiujn krimojn kaj signifis "krimulo" ĝenerale — pro tio oni uzis ĝin rilate Stepan Razin, Emeljan Pugaĉov kaj aliajn ribelulojn. En la sovetiaj puntendaroj profesiaj krimuloj okupis pli altan rangon ol tiuj politikaj, ĉar plej ofte ili devenis el proletaro kaj kamparanoj, do estis konsiderataj "pli proksima klasa elemento" ol intelektularo, bienistoj kaj kapitalistoj[7].

Malliberejoj redakti

En la Rusia imperio forsendata grupo da malliberuloj (ruse партия) estis dividata je dekopoj (ruse десяток) subestre de dekestroj (ruse десятник), kiuj subiĝis al la ĉefo (ruse староста) elektata de la tuta grupo. Administracio pri ekzilitoj (ruse Приказ о ссыльных) aprobis la ĉefon kaj poste neniu oficiro, akompananta la grupon (ruse партия), rajtis anstataŭigi lin — por tio necesis decido de la tuta malliberula grupo. Grupoj estis forlasantaj Tobolskon unufoje semajne, vendrede. Antaŭ foriro oni dividis ilin je la virina, setlista (ruse поселенцы) kaj katena (ruse кандальная) subgrupoj. La virina grupo estis sendata kutime unufoje monate. Post ĝi marŝis fraŭloj, kvankam ofte la grupoj intermiksiĝis post forlasi la urbon, speciale pro resaniĝintaj malliberuloj kiuj forlasis hospitalojn kaj aliĝis al la marŝo laŭvoje. Kutime la marŝo el Tobolsko ĝis la ordonita punloko okupis 1 ĝis 1,5 jaron, sed tiu tempo ne estis kalkulata kiel puntempo — la kalkulado komenciĝis post alveno al la fina punkto. Laŭvoje malliberuloj ofte vendis preskaŭ ĉiujn siajn havaĵojn, inkluzive uniformon kaj poste petis la novan dirinte ke la malnova perdiĝis aŭ estis ŝtelita. Gardistoj vergis ilin pro tio, foje pugnobatis, sed fine ili ĉiam ricevis novajn vestojn[8]. Post kiam uzperiodo de aĵoj, preskribita je normoj, finiĝis ili iĝis posedaĵo de malliberulo[9].

Malliberuloj konsideris tiajn marŝojn la plej malfacila periodo de sia puntempo. Oni rajtis preni kun si ne pli ol 30 funtojn de personaj aĵoj, kies elekteblo ankaŭ estis limigita. Antaŭ forlaso de la prizono kaj eniro en ĝin okazis skrupula traserĉado dum kiu malliberuloj devis meti ĉiujn vestojn, ŝuojn kaj aĵojn surteren kaj stari subĉiele, ofte po 3-4 horoj, foje sub pluvo. Plej striktaj reguloj funkciis se grupon de malliberuloj akompanis oficiro, ĉar tiukaze gardistaro fervore kaj rigore sekvis la regulojn. Normale oni marŝis po 25 verstoj tage, do je tiu distanco estis lokitaj marŝejoj (ruse этапки). Gardistaro fakte povis agi arbitre, ĉar laŭvoje iu ajn ekstera kontrolo mankis[10].

Neoficiala malliberula ĉefo (ruse староста) krom administraj taskoj plenumis ankaŭ funkciojn de kasisto, arbitro kaj juĝisto, kiu verdiktis surbaze de neoficialaj krimulaj leĝoj. Angla vojaĝanto Harry de Windt, vizitinta Siberion, mencias tion en sia priskribo de la Tjumena prizono, publikigita en 1892. Se temis pri denuncanto oni kutime verdiktis morton, post kio oni lotis kaj malliberulo eltirinta lotilon devis plenumi la verdikton[11].

 
 Вообще, арестанты имеют свои собственные законы. Если кто-то из их числа нарушит эти правила, собирается секретный трибунал во главе со старостой, и преступник наказывается, иногда весьма жестоко.   Ĝenerale malliberuloj havas proprajn leĝojn. Se iu el ili rompas tiujn regulojn, kunvenas sekreta tribunalo subestre de ĉefo, kaj kulpulo estas punata, foje sufiĉe kruele. 
— Harry De Windt, Siberia as It Is[12]

Tradicioj redakti

Profesiaj krimuloj konsideras sin honestaj homoj, kiuj nur sekvas apartan vivovojon, destinitan al ili de ilia sorto kaj cirkonstancoj, kiuj ne dependas de ili, do de la fato. Rusia muzikologo Julius Napoleon Wilhelm Harteveld, vizitinta en julio 1908 la Tobolskan prizonon por registri kantojn de vagabondoj kaj punlaboruloj, rimarkis ke la krimuloj skrupule sekvas siajn neskribitajn leĝojn kaj postulas de la aliaj sekvi certajn regulojn. Malliberulo Kolesnikov plendis al li, ke dum fastoperiodoj oni nutras lin per malfastaj manĝaĵoj dum li estas religiema persono. "Mi estas ne senreligiulo, nek studento, sed ortodoksulo" diris li, murdinta ponarde dek homojn kaj dufoje fuĝinta de punlaborejoj en Saĥaleno[13].

 
 У уголовника есть одна удивительная особенность: он свято стоит за то, чтобы все было «по закону». Он безропотно ложится под какое угодно количество розог, если они будут даны «по закону». Но он поднимет бунт, готов убить надзирателя, выломать двери, если ему не дадут 1/100 долю того золотника коровьего масла, которое он имеет по закону в виде приправы к каше.   Profesia krimulo havas mirindan specifaĵon: li insistas, ke ĉio estu "laŭ leĝo". Li senproteste kuŝiĝas sub iun ajn nombron da vergoj, se li estos vergita "laŭ leĝo". Sed li ribelos, pretos murdi gardiston, elrompi la pordojn, se li ne ricevos eĉ unu centonon de la porcio de butero, kiun li havas laŭleĝe kiel garnaĵon al kaĉo. 
— Julius Napoleon Wilhelm Harteveld[14]

Laŭ tradicio "leĝulo" devis vivi nur per krima agado. Li ne rajtis posedi ion, edziĝi kaj havi familion, ricevi edukon, komerci aŭ labori en iu ajn formo, esti membro de politikaj partioj, militservi, iel ajn kunlabori kun la aŭtoritatoj[15]. Pro tio grava akuzo kontraŭ leĝulo povas esti pruvo, ke li iam laboris (ekzemple balais korton en prizono) aŭ militservis — tio povas esti kialo por malkronado. Pro tio post la Dua mondmilito, kiam pluraj leĝuloj devige militservis oni moke nomis ilin "mitraletistoj", "soldatoj de Rokosovski" aŭ "aĉiĝintoj" (ruse ссученные)[16]. Al ili aliĝis eksaj militistoj kaj ne-politikaj krimuloj, kiuj subtene de mallibereja administracio lanĉis teroran kampanjon kontraŭ tradiciaj leĝuloj. Dum tiu nedeklarita milito pereis miloj da homoj, tamen fine la administracio haltigis ĝin nur disigante ambaŭ grupojn tiel ke la malliberejoj dividiĝis je du tipoj: la "ruĝaj" (regataj de la administracio) kaj la "nigraj" (regataj de leĝuloj). La tiel nomataj "aĉulaj militoj" (ruse ссучьи войны) kaŭzis tiom grandan perforton en la malliberejoj, ke en 1950 oni restarigis la mortopunon, nuligitan en 1947[17]. La 13-an de januaro 1953 la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio aprobis ukazon, kiu enkondukis mortopunon aŭ longdaŭran malliberigon pro banditismo en la malliberejoj. Samtempe estis kreitaj specialaj puntendaroj por leĝuloj, el kiuj plej "aŭtoritataj" estis subigitaj al la severa reĝimo[18].

Rilate familion, posedaĵojn kaj komercon nun reguloj mildiĝis kaj multaj leĝuloj havas ilin. Leĝulo devas konduti sobre kaj trankvile, kun polico kaj prizona gardistaro li komunikiĝas ĝentile, ne uzante sakraĵojn[19]. Ricevi titolon de leĝulo eblas nur de aliaj leĝuloj, kiuj devas kunveni kaj voĉdoni — tio nomiĝas kronado (ruse коронование); same okazas malkronado. Ne ekzistas ĥierarĥio, mankas centro kaj periferio, ĉiuj leĝuloj estas konsiderataj egalaj. Dum longa tempo en Sovetunio kaj poste en Rusio dominis kartvelaj leĝuloj, ĉar en Kartvela SSR estis grave evoluinta kontraŭleĝa entreprenado, plejparte produktado de vestoj, ŝuoj ktp, do ekzistis pagipovaj grupoj, kiuj bezonis protekton kontraŭ la ŝtato kaj aliaj krimuloj (kutime ili pagis 10% de la enspezoj). Ekde la 1980-aj jaroj situacio poiomete ŝanĝiĝas kaj kreskas parto de slavaj leĝuloj, kvankam tiuj kartvelaj, azeraj kaj armenaj plu abundas.

Malliberejoj redakti

La malliberejo estas konsiderata dua hejmo por la profesiaj krimuloj. Ĉiu devas trapasi ĝin, ĉar tio estas ankaŭ lernejo kaj loko, kie oni trovas amikojn kaj gajnas aŭtoritaton. En ĉiu malliberejo haveblas neoficiala estro de tiea krimularo, kiu nomiĝas "rigardanto" (ruse смотрящий). La oficiala estraro ĉiam konas lin kaj kontaktas, kvankam kunlaboro inter ili normale okazas nur limigite. En la malliberejoj informoj cirkulas aktive kaj rapide per neoficialaj kanaloj, kiuj ebligas ankaŭ ricevadon de informoj de ekstere kaj ilian elsendadon. Laŭ eksteraj muroj de la malliberejoj estas streĉitaj ŝnuroj, laŭ kiuj cirkulas saketoj kun mono, cigaredoj, teo, noticoj ktp. (ili evitas nur ĉelojn "truajn" (ruse дырявые) kie troviĝas "humiligitoj" (seksperfortitaj parioj) aŭ "bastardoj" (ruse суки), do malliberuloj kunlaborantaj kun administracio. Gravaj noticoj estas ĉifrataj, kutime per litera kodo, foje malĉifrata per krado — speciala ŝablono, kiun necesas meti sur la tekston kaj turni ĝustadirekte. Anstataŭ subskribo estas uzata propra marko, leĝulo povas uzi sian kromnomon[20].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 129–131. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  2. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 136. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  3. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 132–133. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  4. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 133. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  5. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 134. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  6. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 134–135. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  7. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 399. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  8. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 21. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  9. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 57. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  10. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 268–269. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  11. де Уиндт, Г. (апрель 2010). “Сибирь как она есть [Siberia as It Is, 1892]”, Лукич (ru) (32), p. 12. 
  12. де Уиндт, Г. (апрель 2010). “Сибирь как она есть [Siberia as It Is, 1892]”, Лукич (ru) (32), p. 10. 
  13. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  14. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  15. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 400. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  16. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 417. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  17. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 429. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  18. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 434. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  19. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 516. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  20. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 517. ISBN = 978-5-91409-417-8.