Fondaĵo Rusa Mondo

(Alidirektita el Russkij Mir (fondaĵo))

La Fondaĵo Rusa Mondo (ruse Фонд "Русский мир", Fond Russkij Mir) estas rusia fondaĵo kiu celas popularigi la rusan lingvon kaj subteni programojn pri lernado de la rusa lingvo en Rusio kaj en la mondo[1], kunlaborante kun la Rusa Ortodoksa Eklezio[2] por la antaŭenigo de valoroj kiuj defias la okcidentan kulturtradicion[3]. Ĝi estis fondita per ordono de la Prezidento de Rusio Vladimir Putin la 21-an de junio 2007. Fondintoj de la fondaĵo estas la Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj la Ministerio pri Edukado kaj Scienco[4]. Ĝi estas financata el ŝtata buĝeto de Rusio. Por la unuaj du jaroj ĝi ricevis 1 milon da milionoj da rubloj, por 2009 — 500 milionojn da rubloj poste[5].

Fondaĵo Rusa Mondo
Фонд Русский мир
organizaĵofondaĵo
Komenco 21-a de junio 2007
Lando(j) Rusio vd
Fondinto(j) Registaro de la Rusia Federacio vd
Lingvoj

Rusa

Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr
Poeto Aleksandr Mirzayan dum kulturpolitikspektaklo okazinta en Orienta Ukraino laŭde prezentas la fondaĵon; aŭgusto 2015

Rusaj centroj redakti

La fondaĵo administras centojn da rusaj centroj ("Русский центр") en la mondo, foje reprezentitaj de Instituto Puŝkin. Laŭ ili mem, "rusaj centroj estas starigitaj por antaŭenigi la rusan lingvon kaj kulturon kiel esencan elementon de la monda civilizacio, por subteni ruslingvajn lernprogramojn eksterlande, por disvolvi interkulturan dialogon kaj plifortigi interkompreniĝon inter popoloj. La Rusa mondo konsistas el homoj de malsamaj naciecoj kaj religioj. Ili estas rusoj kaj samlandanoj eksterlande, elmigrintoj kaj eksterlandanoj kiuj montras sinceran intereson en Rusio. La centroj organizas sian laboron laŭ la principoj de malfermiteco, diskonigo kaj toleremo"[6] . En tiuj centroj oni organizas kursojn de la rusa lingvo sed ankaŭ kulturajn eventojn kaj debatojn pri rusaj politikaj sintenoj.

Subvencioj ankaŭ estas pagataj al ne-profitcelaj organizaĵoj registritaj en Rusio, al ŝtataj kaj municipaj institucioj en Rusio, sed ankaŭ al iu ajn asocio establita ekster Rusio, sendepende de ilia jura formo, kaj al individuoj sendepende de nacieco. Subtenotaj prioritatoj inkluzivas "disvolvi favoran publikan opinion pri Rusio, disvastigi scion pri nia patrujo" kaj "subtenado de ruslingvaj amaskomunikiloj kaj amaskomunikiloj eksterlande"[7].

Projektoj por lernado de la rusa lingvo redakti

La popularigo de la rusa lingvo kaj kulturo eksterlande estas unu el la ĉefaj celoj de la fondaĵo. Unu el la ĉefaj agadoj estas la starigo de rusaj centroj ĉe universitatoj kaj bibliotekoj en diversaj landoj[8].

La Fondaĵo Russkiy Mir efektivigas kelkajn projektojn kune kun Rossotrudnichestvo en la kampo de popularigo de la rusa lingvo kaj literaturo, la multnacia kulturo de la popoloj de la Rusa Federacio, kaj subtenado de programoj por la studo de la rusa lingvo eksterlande[9].

"Russkij Mir" aperigis kelkajn lernilojn por studado de la rusa lingvo (paperajn kaj enretajn)[10], interalie:

Kritiko redakti

Ekzistas asertoj, ke la reala celo de la fondaĵo estas helpado al la teritoria ekspansio de Rusio per financa subteno de eksterlandaj por-rusiaj organizaĵoj kiuj malhelpas integriĝon de lokaj lingvaj malplimultoj al la ŝtatanaro (rusa lingvo nun estas unu el la plej vaste uzataj en la mondo)[5].

Referencoj redakti

  1. Pri la Fondaĵo Arkivigite je 2022-01-08 per la retarkivo Wayback Machine (ruse, angle, hispane, france, germane, itale, ĉine), arkivite per Wayback Maŝino, la 9-an de oktobro 2020
  2. (ukr) Яблонський В. М., Здіорук С. І., Токман В. В., Астаф'єв А. О., Валевський О. Л., Зубченко С. О., Іщенко А. Ю., Литвиненко О. М. НАЦІОНАЛЬНИЙ ІНСТИТУТ СТРАТЕГІЧНИХ ДОСЛІДЖЕНЬ Відділ гуманітарної політики УКРАЇНА ТА ПРОЕКТ"РУССКОГО МИРА" ДОПОВІДЬ Arkivigite je 2018-07-12 per la retarkivo Wayback Machine, Arkivite la 12-an de julio 2018 per la Wayback Machine Kievo, 2014
  3. (en) Andis Kudors (2010). "Russian World" -Russia's Soft Power Approach to Compatriots Policy" (PDF). en: Russian Public Relations Activities and Soft Powe, Russian Analytical Digest. Research Centre for East European Studies. 81 (10).
  4. Ordono pri fondiĝo de la fonduso (ruse)
  5. 5,0 5,1 ReBaltica: помощь России общественникам Литвы остается тайной (ruse)
  6. (ru) Главная / Русские центры, Russkij Mir
  7. (estona) Karu Lambahanas, p. 54-55, (PEF) Wilfried Maertens Centre for European Studies & Pro Patria Inst.
  8. (angla) Gatis Pelnens, The Humanitarian Dimension of Russian Foreign Policy Toward. Georgia, Moldova, Ukraine and the Baltic States, paĝo 50, Riga 2010, Academia.edu.
  9. (ru) Elena Novoselova. Дружить на почве русского. (Amikiĝi surbaze de la rusa), Российская газета, rusa gazeto, la 3-an de julio 2018.
  10. Образование (ruse)

Vidu ankaŭ redakti

Rusa lingvo en Rusio

Eksteraj ligiloj redakti