Edmund Sós

(Alidirektita el SÓS Edmund)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Edmund Sós (ŝoŝ) (naskiĝis la 25-an de decembro 1863 en Sátoraljaújhely (Hungario), mortis la 27-an de junio[1]julio [2] [3] 1931 en Wien) estis hungara esperantisto, d-ro, kuracisto de 1891 en Wien.

Edmund Sós
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1863 (1863-12-25)
Morto 27-an de junio 1931 (1931-06-27) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ĉ. 1900 li aliĝis el E, al kiu li dediĉis sin tute ĝis la morto. Estis vicprezidanto, poste honora prezidanto de Unua E-Unuiĝo, Wien, estrarano de iama AEL, Nova Tempo, AED kaj fine vicprezidanto de AEA. Multajn jarojn ĉefo-delegito kaj komitatano de UEA. Ano de la loka Kuratora Komitato de IEMW. Pasia amo de la Paneŭropa ideo kaj gvidanto de tiu movado sur E-kampo. Kunlaboris German-Aŭstria Esperantisto, Nova Tempo, Aŭstria Esperantisto, Medicina Revuo, Heroldo de Esperanto kaj Esperanto. Verkis (kun Julius Glück) E-lernolibron, 1910, kiu aperis en 7 eldonoj. Tradukis Ŝolandro de Bonsels, 1924; Paneŭropa-Manifesto de Coudenhove-Calergi.

Referencoj redakti

  1. Esperanto, 1931, vol. 27, n-ro 373/374, p. 137
  2. D-ro Edmund Sós, 1931, Aŭstria Esperantisto, vol. 8, n-ro 7, p. 81. Ĉar la notico de lia morto aperis en la julia numero de Aŭstria Esperantisto, tre eble li mortis en la fino de Junio, ne en la fino de Julio
  3. Edmund Sós en Enciklopedio de Esperanto