Sándor Balogh (futbalisto)
Sándor Balogh [ŝAndor balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Sándor estis hungara futbalisto (defendisto), trejnisto, policano. Lia nomo estis en la sporta vivo Balogh II (komprenu: Balogh la dua), kiu faris diferencon de samnomulo.
Sándor Balogh | |||
---|---|---|---|
futbala defendulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 18-an de marto 1920 en Gyón | ||
Morto | 6-an de februaro 2000 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Sándor Balogh[1] naskiĝis la 18-an de marto 1920 en Gyón, li mortis la 6-an de februaro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSándor Balogh futbalis en apudĉefurba junulara teamo inter 1933-1938, poste jam en la plenkreska futbalklubo. Inter 1940-1953 li ludis jam elstara klubo en 348 matĉoj kun 104 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1942–1950 24-foje. Inter 1953-1970 li estis trejnisto enlande. Intertempe li akiris diplomon en Policoficira Altlernejo, lia lasta rango estis subkolonelo.