Sándor Ernszt [ŝAndor ernst], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernszt Sándor estis hungara politikisto, parlamentano, ministro, pastro, kanoniko, prelato.

Sándor Ernszt
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1870 (1870-04-21)
en Hlohovec
Morto 19-an de novembro 1938 (1938-11-19) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sándor Ernszt [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1870 en Hungara reĝlando en Galgóc (nuntempa Hlohovec en Slovakio). Li mortis la 19-an de novembro 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Ernszt frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li doktoriĝis el teologio en 1897. Li pastriĝis jam pli frue en 1892, krome li redaktis diversajn katolikajn gazetojn, foje li instruis. En 1901 li unuafoje li estis elektita parlamenta deputito. En 1903 li ricevis la titolon sekreta ĉambelano. En 1918 li fondis partion. Dum la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno. En 1920 li denove estis elektita parlamentano, en 1922 li iĝis kanoniko, poste prelato. Inter 1930 kaj 1931 li estis ministro pri laboro, poste duonjaron ministro pri religio kaj eduko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kamat (1898)
  • A ker. nemzeti pol. egy éve (1921)
  • A kat. Népszöv. szükségessége (1930)

Fontoj redakti