Sándor Gyallay-Pap

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

GYALLAY-PAP Sándor Pap (djallai) rumanuja hungara poeto naskita en Székelykeresztúr la 17-an de marto 1906 kaj mortinta samloke la 8-an de novembro 1944.

Biografio

redakti

Sándor Gyallay-Pap finis la unitariisman gimnazion en sia naskiĝurbo en 1925 kaj studis juron mallongtempe en Kluĵo. Li estis kunulredaktoro de revuo Széphalom en Kluĵo (19371939). En tiu revuo aperis pluraj el liaj poemoj, noveloj kaj artikoloj. Li tradukis el rumana lingvo. Li publikigis poemojn en Keresztény Magvető, Magyar Nép kaj Pásztortűz. Li sinmortigis.

Volumoj

redakti
  • Felsikoltok!... (Kv. 1933, plivastigite 1937)[1];
  • Parancsolom: tűrni kell!! (Kv. 1934, 1938);
  • Fekete kalászok (Kv. 1935);
  • Zúg a rengeteg (Kv. 1936, 1938, 1939);
  • Őszi ének (Kv. 1940).

Bibliografio

redakti
  • b. j. gy. (György Bözödi): Gy.-P. S.: Felsikoltok!... Keresztény Magvető 1933/6.

Fontoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti