Sándor Pauliny [ŝAndor paŭlini], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauliny Sándor estis hungara inĝeniero, mineralogo, akademia instruisto. Lia familia nomo foje (erare) estis Paulinyi.

Sándor Pauliny
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1831 (1831-02-11)
Morto 20-an de decembro 1868 (1868-12-20) (37-jaraĝa)
Okupo
Okupo mineralogo
vdr

Sándor Pauliny [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1831 en Hungara reĝlando en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 20-an de decembro 1868 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

Sándor Pauliny studis en Akademio de Selmec inter 1850-1854. Ekde 1857 samloke li estis asistanto de János Pettkó kaj Antal Kerpely. Li okupiĝis multe pri la mineraloj, li nomumis novan trovitan mineralon pri János Pettkó (pettkoit). Li okupiĝis ankaŭ pri arbaraj temoj. Li multe kontribuis en Erdészeti Lapok. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok Magyarország erdészeti statisztikájához I. (1862)
  • A földkéreg és a mohák víztartó képessége az erdőkben (1864)
  • Neues Mineral aus Kremnitz [Pettkoit] (1867)

Fontoj redakti