János Pettkó [jAnoŝ petkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pettkó János estis hungara geologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1861). Lia nobela antaŭnomo estis felső-driethomai.

János Pettkó
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1812 (1812-11-16)
en Drietoma
Morto 26-an de oktobro 1890 (1890-10-26) (77-jaraĝa)
en Bratislavo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo
vdr

János Pettkó [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1812 en Hungara reĝlando en Drietoma (nuntempe en Slovakio). Li mortis la 26-an de oktobro 1890 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

János Pettkó komence lernis teologion, poste juron, fine li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1839. Komence li okupiĝis pri metalurgio. En 1843 li komencis instrui en la akademio. Li estis nomumita profesoro en 1847. En 1850 en Pest (urbo) li apartenis al fondintoj de Hungarlanda Geologia Societo. Krom la instruado li esploris geologiaĵojn en la ĉirkaŭaĵo. En 1871 li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Geognostische Skizze der Gegend von Kremnitz (1847)
  • Die geologische Karte der Gegend von Schemnitz (1849)
  • Geologische Karte des westl. Theiles von Ungarn an der March Mit Carton: Ideales Querprofil der Kleinen Karpathen zwischen Detrekő und Vöröskő (1856)
  • Die jüngste Controverse über die Theorie der Eiszeit (1865)

Fontoj redakti