Sheela-na-Gig, Síla na Géige kaj Sheela Na Gig estas ŝtonreliefoj de virinaj figuroj en Irlando kaj Grandbritio kun troigita vulvo.

Sheela-na-Gig ĉe la preĝejo Sankta Maria kaj Sankta Davido en Kilpeck, Herefordshire.

Disvastigo kaj nomo redakti

 
“Moura Pena Furada“ en Coirós, Galegio, Iberia duoninsulo.

La 140 ĉe la originaj lokoj konservitaj Sheela-na-Gig-oj troviĝas ĉe la ekstera vando de preĝejoj, burgoj kaj aliaj konstruaĵoj, nome en Irlando (99) kaj en la Unuiĝinta Reĝlando (41). Nur malmultaj estas akompanataj de viraj figuroj aŭ situas ĉe nereligiaj konstruaĵoj. Pri la etimologio oni ne havas unuecan opinion. Laŭ Eamonn Kelly, kuratoro ĉe la Nacia Muzeo de Irlando en Dublino, la nomo venis de la irlanda, origine aŭ Sighle na gCíoch („maljuna sorĉistino kun mamoj“) aŭ Síle-ina-Giob („Síle [nomo de la maljuna virino] sur ŝia postaĵo“). Helmut Birkhan tradukis Sheela-na-gig al „Julia kun la mamoj“, rimarkis, ke la nomo ne estas ĝusta.[1]

 
Síle en la urbomuro de Fethard en Irlando.

Laŭ James Jerman kaj Anthony Weir, la figuroj kreiĝis unue en la 11-a jarcento sur la Ibera duoninsulo (Moura Pena Furada) kaj Francujo. Ili atingis Brition kaj Irlandon en la 12-a jarcento. La figuroj aperis en la de la Normanoj konkeritaj regionoj de la Britaj Insuloj. La figuroj montru, ke la virina volupto estas malbela kaj peka. La figuroj protektu la morton kaj la malbonon.

 
Síle super la enira portalo de Killinaboy en Irlando.

Laŭ Joanne McMahon kaj Jack Roberts la figuro estas antaŭkristana kulto de fekundeco.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Helmut Birkhan: Kelten. Bilder ihrer Kultur. = Keltoj. Bildoj de ilia kulturo. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1999, ISBN 3-7001-2814-2, S. 41, S. 300, Bilder 513–515.

Literaturo redakti

  • Jørgen Andersen: The Witch on the Wall. Medieval Erotic Sculpture in the British Isles. Rosenkilde and Bagger u. a., Kopenhagen 1977, ISBN 0-04-940052-5.
  • Maureen Concannon: The Sacred Whore. Sheela, Goddess of the Celts. Collins Press, Cork 2004, ISBN 1-903464-52-8.
  • Ronald Hutton: The Pagan Religions of the Ancient British Isles. Their Nature and Legacy. Blackwell, Oxford u. a. 1991, ISBN 0-631-17288-2.
  • Eamonn P. Kelly: Sheela-Na-Gigs. Origins and Functions. Country House, Dublin 1996, ISBN 0-946172-51-X.
  • Joanne McMahon, Jack Roberts: The Sheela-Na-Gigs of Ireland & Britain. The divine hag of the Christian Celts. An illustrated guide. Mercier Press, Cork u. a. 2001, ISBN 1-85635-294-3 (Mit Ortsliste und Zeichnungen von Sheela-na-Gigs in Irland und Großbritannien).
  • Anthony Weir, James Jerman: Images of Lust: Sexual Carvings on Medieval Churches. Batsford, London 1986, ISBN 0-7134-5110-6.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti