Sălciua Nouă [səlĉiŭa noŭə], hungare Újszolcsva, estas vilaĝo en distrikto Timiș (Rumanio). ĉ. 12 km norde de Recaș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Pișchia, 12 km okcidente.

Sălciua Nouă
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Timiș
Alinome Újszolcsva (hungare)
Komunumo Pișchia
Iama hungara departemento Temes
Situo 45° 54′ N, 21° 30′ O (mapo)45.90222222222221.503611111111Koordinatoj: 45° 54′ N, 21° 30′ O (mapo)
Sălciua Nouă (Rumanio)
Sălciua Nouă (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 175 m
Poŝtkodo 307329
Loĝantaro 41 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 158234
vdr

Sălciua Nouă situas iom izolite kaj estas ligita per komunumaj vojoj al Remetea Mică kaj al Recaș; tra Remetea Mică kaj Mașloc atingeblas la komunuma centro en Pișchia. La plej proksima fervoja haltejo estas en Remetea Mică.

Sălciua Nouă estis fondita ĉirkaŭ 1925 de rumanaj koloniistoj el Transilvanio. Pro sia izoliteco ĝi estas ŝatata de kelkaj gravuloj kiel retiriĝejo[1].

La nomo redakti

La nomo de la vilaĝo deriviĝas de la precipa devenloko de la koloniintoj, Sălciua en distrikto Alba. Laŭ la sama maniero oni derivis hungaran nomon (la hungara nomo de Sălciua estas Szolcsva), kvankam Sălciua Nouă ankoraŭ ne ekzistis en la tempo, kiam Banato apartenis al Hungario.

Notoj redakti

  1. Catunul Salciua Noua din Timis, „colonizat” de miliardari? (rumane) (HTML). Opinia Timișoarei (2011-05-02). Alirita 2014-08-31.