Smilodonto

(Alidirektita el Sabrodenta tigro)

Smilodontoj estas formortintaj rabobestoj de familio Smilodon, kiuj vivis en Norda Ameriko kaj Suda Ameriko antaŭ 1,6 miliono - 8000 jaroj. Smilodontoj, kiuj havis ankaŭ nomon sabrodentaj tigroj, apartenis en diversan kaj tre sukcesan grupon de karnovoruloj (Machairodontinae), hodiaŭ tute formortinta.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smilodonto
Smilodonto
Smilodonto

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Evoluo redakti

Machairodus, antaŭulo de Smilodonto, mem estiĝis el Proailurus. Laŭ fosiliaj trovitaĵoj la smilodonto povas esti envicigita inter felisedojn, sed en alian evoluigan branĉon. Ĝi ensumigas malpezajn kaj malrapidajn speciojn, multe pli fortajn kaj pli grandegajn kaj ĉe la sama grandeco pli pezajn ol samtempaj grandaj felisedoj. La smilodonto estis inter tiuj ĉi specioj la plej malgranda. Tiuj ĉi felisedoj evoluis en diversaj partoj de la mondo sendepende unu de la alia. Ili troviĝis en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Norda Ameriko en intervalo proksimume 13 milionoj - 2 milionoj da jaroj. Skeletoj de precipe junaj unuopuloj de smilodonto estis trovitaj en Kalifornio, proksime de Los Angeles en asfalta lageto Rancha La Brea. Tiuj ĉi felisedoj preskaŭ formortis en periodo de plejstoceno antaŭ 1,8 - 1 miliono da jaroj en Ameriko kaj en Eŭrazio preskaŭ samtempe. Escepte ili troviĝis ankoraŭ antaŭ 13000 - 10000 jaroj.

Dentoj redakti

Tipaj por sabrodentaj tigroj estis longaj, elflanke platigitaj kaninoj elkreskintaj el mandiblo, kun eĝoj akraj kvazaŭ tranĉilo, sur la randoj leĝere dentigitaj, dum kio la kaninoj en la makzelo estis malgrandaj aŭ ili tute mankis. La longeco de la kaninoj signas, ke la smilodonto kapablis malfermi larĝe la buŝegon. Laŭ taksoj tio estas angulo preskaŭ 120 gradojn, la hodiaŭ vivanta leono kapablas malfermi ĝin en 65 gradojn. Tiuj ĉi faktoj signas, ke smilodonto povis kuraĝi eĉ al predo, kiu estis esence pli granda ol ĝi.

Ĉasado kaj nutraĵo redakti

Tiuj ĉi rabobestoj havis evidente diferencan teknikon de ĉasado ol hodiaŭaj felisedoj. Tiuj ĉasas tiel, ke per longa salto ili saltos al ĉasaĵo sur la kolon kaj per akraj ungegoj ili firme alkroĉiĝos sur ĝi. Ili enprofundigos la dentojn en la kolon kaj per turno de la kapo ili rompos la nukon de la ĉasakiraĵo.

Sciencistoj unue konjektis, ke la smilodonto vundis la ĉasakiraĵon per profundaj pikvundoj sur la mola parto de la kolo kaj per sekva difekto de arterioj kaj fermo de spirvojoj ĝi mortigis la beston.

Sed laŭ hodiaŭaj trovoj oni prijuĝas, ke la smilodonto estis kadavrovorulo. La forta kurbigo de la kaninoj atestas pri tio, ke la besto ne povis trafi la ĉasakiraĵon per la profundaj pikvundoj, ĝi nur distranĉis ĝin per tiuj ĉi dentoj. Plie la smilodontoj ne estis ekipitaj por rapida kuro. La fosiliaj trovitaĵoj de la skeleto montras, ke ili havis proporcie malgrandajn krurojn kaj samtempe grandegan staturon, kio estas neniel favoraj kondiĉoj al rapida kuro kaj persekutado de la ĉasakiraĵo. Laŭ konservitaj ekzempleroj kun resaniĝintaj rompitaĵoj eblas prijuĝi, ke la smilodonto evidente vivis kaj ĉasis en familiaj grupoj. Ilia ĉefa predo povis esti grandaj dikhaŭtuloj, kies malapero povas koneksi kun la formorto de Machairodontoj.