La Sacromonte (aŭ Sacramonte, kiel parolmanieras lokanoj, nome sankta monto) kaj Sakromonto en Esperanto, estas kvartalo de la urbo Granado, en Hispanio, situanta en la orienta zono de la granada ĉefurbo. Estas unu el la ses kvartaloj kiuj kunformas la distrikton Albaicín. La Sakromonto limas kun la kvartaloj Albaicín, San Pedro, Realejo-San Matías, El Fargue kaj Haza Grande.

Sacromonte
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 11′ N, 3° 36′ U (mapo)37.18083333-3.59277778Koordinatoj: 37° 11′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Sacromonte (Andaluzio)
Sacromonte (Andaluzio)
DEC
Sacromonte
Sacromonte
Situo de Sacromonte
Sacromonte (Granado)
Sacromonte (Granado)
DEC
Sacromonte
Sacromonte
Situo de Sacromonte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sacromonte [+]
vdr
La Alhambro vide el Sakromonto.

Ĝi troviĝas ĉe la valo Valparaíso kaj antaŭ la Alhambro, lokoj plej simbolaj de Granado, kiuj troviĝas en ĉiu el la bordoj de la rivero Darro, kies nomo ŝajne derivas el la esprimo "D'auro" («el oro») pro ties famaj sedimentaj kuŝejoj el tiu valora metalo; temas pri bela areo komponita de mediteranea kaj galeria arbaro.

Sakromonto estas pitoreska kaj idilia loko, ĉe la ekstero de la urbo Granado, kies unua nomo estis valo Valparaiso. En la 16a jarcento, oni trovis serion de relikvoj kaj tekstoj, inter kiuj la falsaĵo de la plumbaj libroj en la monto de Valparaíso, kaj pro tio oni konstituis la Abatejon de la Sakromonto. Aktuale oni konservas tie la famajn Plumbajn Librojn, post ties redono fare de la Vatikano.

La Sakromonto estas la tradicia kvartalo de ciganoj granadaj. Tiu etos iel inspiris al la poeto Federico García Lorca por sia libro 'Cigana Romancaro'.

Eksteraj ligiloj redakti

37° 10′ 51″ N 3° 35′ 34″ O / 37.18083 °N, 3.59278 °O / 37.18083; 3.59278 (mapo)