Sacrosanctum Concilium

Sacrosanctum Concilium estas la unuaj latinaj vortoj de la Konstitucio pri la Sankta Liturgio de la Dua Vatikana Koncilio. Ĝi estis akceptita la 4-an de decembro 1963 kun 2.163 jesaj kaj 4 neaj voĉoj, kaj tiel fariĝis la unua ampleksa rezulto de la Koncilio.

Enhavo redakti

Post antaŭvorto (numeroj 1-4) kaj la unuaj ĉapitroj pri fundamentoj de la renovigo de la liturgio (4-46) sekvas ĉapitroj pri la eŭkaristio (47-58), la aliaj sakramentoj kaj sakramentaloj (59-82), la liturgio de la horoj (83-101), la liturgia jaro (102-111), la eklezia muziko (112-121), la sakra arto [122-130) kaj aldono pri kalendara reformo.

Historiaj rilatoj redakti

Sacrosanctum Concilium adaptas la liturgian movadon de la 20-a jarcento "kiel pasado de la Sankta Spirito tra sia eklezio" (43), inicas ĝeneralan liturgian reformon de la roma rito (21) kaj tiel preludas la plimulton de la ĝeneralaj temoj de la koncilio. Historie la liturgio estas difinita kiel plenumigo de la sacerdota ofico de Jesuo Kristo (7) kaj kiel celebro de la paska mistero (6). La akcentado de la eklezia karaktero de la liturgio (26s.) kaj la postulo de ĝia celebrado en diversaj roloj (28) markas turniĝon en la kompreno de la liturgio, ĉar ne plu nur la klerikaro, sed ĉiuj membroj de la eklezio estas vidataj kiel portantoj de la liturgio. La "agoza participado" estas alparolata.

La vorto redakti

La Dia Vorto havu en la celebrado pli gravan akcenton. La unu-formeco estu riĉigita el la vivo de la lokaj eklezioj. Funde oni jesas inkulturadon de la liturgio (37-40). La biblio pli vaste prezentiĝu en la Diservoj, precipe ankaŭ la Malnova Testamento.

La liturgia renoviĝo antauenpuŝata per tiu teksto de la konstitucio Sacrosanctum Concilium estas la plej videbla frukto de la tuta laboro de la koncilio. Ĝi ne estas finita, sed ĝi ĉiam bezonas pliprofundigon en interna, spirita, viva kaj fruktodona kresko.

Teksto redakti

  • Das Zweite Vatikanische Konzil (La Dua Vatikana Koncilio), Herder eldonejo, 1966. Germana kaj latina tekstoj.