La termino Sagocikonio (laŭ la germana esprimo "Pfeilstorch") estas uzata al cikonioj vunditaj de sago dum travintrado en Afriko, antaŭ revenado al Eŭropo kun la sago enmetita en siaj korpoj. Ĝis nun, ĉirkaŭ 25 Pfeilstörche estis dokumentitaj.

Rostocker Pfeilstorch

La unua kaj plej fama Sagocikonio estis Blanka cikonio trovita en 1822 proksime de la germana vilaĝo Klütz, en la subŝtato de Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝi kunhavis sagon de centra Afriko en ĝia kolo. La specimeno estis remburita kaj povas esti vidata hodiaŭ en la zoologia kolekto de la Universitato Rostock. Ĝi estas tial menciata kiel la Rostocker Pfeilstorch.[1][2][3]

Tiu Pfeilstorch estis decida en komprenado de la birdomigradon de eŭropaj birdoj. Antaŭ ol migrado estis komprenita, homoj havis neniun alian klarigon por la subita ĉiujara malapero de birdoj kiaj la Blanka cikonio kaj Kamphirundo. Kelkaj teorioj de la tempo asertis ke ili iĝis musoj, aŭ travintris ĉe la fundo de la maro dum la vintro, kaj tiaj teorioj eĉ estis disvastigitaj fare de zoologoj iamaj. La Sagocikonio de Rostock aparte pruvis ke birdoj veturas longajn distancojn al travintraj grundoj.[4] Dum migradokutimoj kaj la ebleco iĝi vundita fare de homaj ĉasistoj ne estas unikaj al cikonioj, pli malgrandaj birdospecioj povas evidente ne havi sufiĉan eltenemon kompletigi longan migradoflugon havante grandan fremdan objekton enmetitan en vundo en sia korpo.

Referencoj redakti

  1. Zoologische Sammlung der Universität Rostock Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine artikolo kun bildo de Rostoka Sagocikonio
  2. Flyer for the Rostock University Zoological Collection. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2012-08-05.
  3. Der Sproessling 3 Arkivigite je 2015-02-13 per la retarkivo Wayback Machine eldono de gazeto de loka studenta asocio enhavanta artikolon pri la Sagocikonio
  4. Ragnar K. Kinzelbach: Das Buch vom Pfeilstorch, Basilisken-Presse 2005, ISBN 3-925347-78-X

Plua legado redakti

  • Hagen, H. (1975). "Beobachtung eines Pfeilstorches in Ost-Afrika [Blanka cikonio (Ciconia ciconia) kun sago en sia korpo vidata en Orienta Afriko]." Ornithologische Mitteilungen. 27(5): 111-112.