Saint-Amand (Creuse)

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Saint-Amand estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 527 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Saint-Amand
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Aubusson
INSEE kodo 23180 [+]
Poŝtkodo 23200
Kodo laŭ INSEE 23180
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Marie Le Guiader
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 527 (1 999)
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°58′57″N 2°12′32″O  /  45.9825°N, 2.20889°O / 45.9825; 2.20889 (Saint-Amand (Creuse)) (mapo) Koordinatoj: 45°58′57″N 2°12′32″O  /  45.9825°N, 2.20889°O / 45.9825; 2.20889 (Saint-Amand (Creuse)) (mapo)
Alto 477 m - 641 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,05 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Amand en Francio
45° 58′ 57″ Nordo 2° 12′ 32″ Oriento / 45.9825 °N, 2.20888888889 °O / 45.9825; 2.20888888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Amand (Creuse) [+]
vdr

Geografio

redakti

Saint-Amand etendiĝas sur 8,05 km², kaj havis 527 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 65 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Amand situas je alteco de 641 metroj.

Historio

redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Amand apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Marie Le Guiader, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj

redakti

Pierre Mazière naskiĝis en 1847 en Saint-Amand kaj mortis en 1928 à Moutier-Rozeille. Li estis unue masonisto de Creuse, antaŭ ol komenci politikan karieron kaj fariĝi senatano de Creuse.

Administrado

redakti

Saint-Amand apartenas al la kantono de Aubusson, kies ĉefurbo estas Aubusson. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ

redakti