Saint-Fiel

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Saint-Fiel estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 769 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Saint-Fiel
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Guéret-Nord
INSEE kodo 23195 [+]
Poŝtkodo 23000
Kodo laŭ INSEE 23195
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Bernard de Froment
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 769 (1 999)
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°12′51″N 1°53′46″O  /  46.21417°N, 1.89611°O / 46.21417; 1.89611 (Saint-Fiel) (mapo) Koordinatoj: 46°12′51″N 1°53′46″O  /  46.21417°N, 1.89611°O / 46.21417; 1.89611 (Saint-Fiel) (mapo)
Alto 297 m - 396 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 16,72 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Fiel en Francio
46° 12′ 51″ Nordo 1° 53′ 46″ Oriento / 46.2141666667 °N, 1.89611111111 °O / 46.2141666667; 1.89611111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Fiel [+]
vdr

Geografio redakti

Saint-Fiel etendiĝas sur 16,72 km², kaj havis 769 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 45 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Fiel situas je alteco de 396 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Fiel apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bernard de Froment, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Saint-Fiel apartenas al la kantono Guéret-Nord, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti