Saint-Pierre-de-Fursac

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Pierre

Saint-Pierre-de-Fursac estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 810 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.

Saint-Pierre-de-Fursac
la loka katolika kirko
la loka katolika kirko
la loka katolika kirko
komunumo en Francio • delegita komunumo
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Le Grand-Bourg
INSEE kodo 23231 [+]
Poŝtkodo 23290
Kodo laŭ INSEE 23231
Demografio
Loĝantaro 748  (2018) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 9′ N, 1° 31′ O (mapo)46.1480555555561.5125Koordinatoj: 46° 9′ N, 1° 31′ O (mapo) [+]
Alto 315 m - 431 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 27,33 km² (2 733 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Saint-Pierre-de-Fursac (Creuse)
Saint-Pierre-de-Fursac (Creuse)
DEC
Saint-Pierre-de-Fursac
Saint-Pierre-de-Fursac
Situo de Saint-Pierre-de-Fursac
Saint-Pierre-de-Fursac (Francio)
Saint-Pierre-de-Fursac (Francio)
DEC
Saint-Pierre-de-Fursac
Saint-Pierre-de-Fursac
Situo de Saint-Pierre-de-Fursac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Pierre-de-Fursac [+]
vdr

Ĝi fakte formas unuigitan vilaĝon kun la apuda komunumo Saint-Étienne-de-Fursac.

Geografio redakti

Saint-Pierre-de-Fursac etendiĝas sur 27,33 km², kaj havis 810 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 28 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Pierre-de-Fursac situas je alteco de 431 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Pierre-de-Fursac apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Thierry Dufour, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Saint-Pierre-de-Fursac apartenas al la kantono de Le Grand-Bourg, kies ĉefurbo estas Le Grand-Bourg. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti