Saint-Sulpice-les-Champs
Saint-Sulpice-les-Champs estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 366 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Saint-Sulpice-les-Champs | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Saint-Sulpice-les-Champs (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23246 [+] |
Poŝtkodo | 23480 |
Kodo laŭ INSEE | 23246 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Jacqueline Larpin 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 366 (1 999) |
Loĝdenso | 16 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 45°59′47″N 2°01′21″O / 45.99639°N, 2.0225°O (mapo) Koordinatoj: 45°59′47″N 2°01′21″O / 45.99639°N, 2.0225°O (mapo) |
Alto | 515 m - 651 m |
Areo | 21,7 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
45° 59′ 47″ Nordo 2° 01′ 21″ Oriento / 45.9963888889 °N, 2.0225 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Sulpice-les-Champs [+] | |
Geografio
redaktiSaint-Sulpice-les-Champs etendiĝas sur 21,7 km², kaj havis 366 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Sulpice-les-Champs situas je alteco de 651 metroj.
Historio
redaktiAntaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Sulpice-les-Champs apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Jacqueline Larpin, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
redaktiSaint-Sulpice-les-Champs estas la ĉefurbo de la kantono de Saint-Sulpice-les-Champs. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.