Sakura (en araba: ساكورة, latinigite: Sākūra; france: Sakoura; floris en la 13a–14a jarcentoj) estis la sesa "mansa" de la Imperio Malio. Sklavo denaska, Sakura estis liberigita kaj eĉ iĝis generalo en la armeo de Sundiata Keita, legenda fondinto de la imperio.

Sakura
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1200 (1200-11-30)
Morto 30-an de novembro 1299 (1299-11-30) (99-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Malio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post lukto por la sukcedo en la trono inter la adoptitaj filoj de Sundiata, nome Ŭati kaj Ĥalifa, Sakura ekkontrolis la imperion li mem en 1285 elpostenigante la tiam "mansa", Abubakari la 1-a, onklo de Sundiata kaj elektito de la konsilio Gbara. Lia samtempulo, la historiisto Ibn Ĥaldun registris la regotempon de Sakura, kaj laŭ liaj kronikoj la imperiestro faris grandan nombron de konkeroj (el kiuj la plej elstara estis la Regno Gao), kaj faris de Malio la politikan, ekonomian kaj militan forton hegemonian en Okcidenta Afriko.

Sakura estis registrita kiel bona kaj pia reĝo kiu elprenis la regadon el dekadenca dinastio.​ Laŭ tiu versio, Sakura faris la Haĝon, sed li estis murdita en la jaro 1300 dum reveno el Ĝibutio, proksime de Tripolo, en Libio, fare de ŝtelisto. La akompanantoj de la imperiestro portis lian korpon tra la regnoj Ŭadi kaj Kanem, de kie ili sendis mesaĝistojn al Malio portante la tristan novaĵon de la morto de Sakura. Kiam la korpo alvenis al Niani, oni organizis reĝan funebron spite al la sklava deveno de la uzurpinto.

Kontraste, nomita Sekure aŭ Jon Sèkurè, en la parola tradicio mande, estas priskribita kiel eksterleĝa uzurpinto. Laŭ la "griot"-oj, lian morton ne faris ŝtelisto sed lia propra sukcedanto (nomita Kon Mamari, ne klaras ĉu estas la sama persono ol Gao priskribita de Ibn Ĥaldun). Kon Mamari estus alianco de Sèkurè Nyuma,​ la filino de la propra Sekure, por lia morto, restaŭrante tial la dinastion Keita en la trono.​

La konsilia asembleo Gbara nomumis sukcedanto posteulon de la fratino de Sundiata.

Bibliografio

redakti
  • Niane, Djibril Tamsir: Historia general de África, Volume IV, Unesco, 1991.