Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Salamandreto
Brillensalamander.JPG
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Urodeloj Urodela (Caudata)
Familio: Salamandroj Salamandridae
Genro: Salamandrina
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Salamandrina Fitzinger, 1826 (esperante: Salamandreto, rekte el la scienca nomo, aŭ Salamandr(et)o okulvitra[1]) estas genro de vostohavaj amfibioj de la sama familio kiel la Salamandro.[2]

Ĝi enhavas nur du speciojn:[2]

  • Salamandrina terdigitata (Savi, 1821)
  • Salamandrina perspicillata (Bonnaterre, 1789)

Ambaŭ specioj (kiuj estas tre similaj kaj estis ĝis 2005 nur unu specio) estas endemiaj de la okcidenta itala duoninsulo.

NotojRedakti

  1. Kelkaj naciaj lingvoj uzas la vorton por "eta salamandro" (itale: salamandrina dagli occhiali, france: salamandrine à lunettes), aliaj por "salamandro" (angle spectacle salamander, germane Brillensalamander, pole salamandra okularowa).
  2. 2,0 2,1 . Salamandrina Fitzinger, 1826 (angle). Amphibian Species of the World: an online reference. Version 6. The American Museum of Natural History (2014). Alirita 2015.11.29.