Salduero

municipo en Hispanio

Salduero [salDŬEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Salduero estas etimologie rilata al la nomo de la rivero Doŭro (Duero); tamen prie rigardu ĉe Historio.

Salduero
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42156
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140  (2023) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 2° 48′ U (mapo)41.89-2.7991666666667Koordinatoj: 41° 53′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 103 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salduero (Provinco Sorio)
Salduero (Provinco Sorio)
DEC
Salduero
Salduero
Situo de Salduero
Salduero (Hispanio)
Salduero (Hispanio)
DEC
Salduero
Salduero
Situo de Salduero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salduero [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Salduero en la provinco Sorio.
 
Preĝejo de Sankta Johano.
 
Ermitejo de Sankta Kristo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 2,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 240 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 37 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas apud Molinos de Duero kaj iom pli for de Vinuesa, fine de la Akvobaraĵo Cuerda del Pozo ĉe la rivero Doŭro.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 5 hektarojn, nome 2 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En frua mencio la loĝloko aperis kun la nomo Salguero (kiu signifus salikon aŭ lokon kie oni havigas salon al la brutaro; ambaŭ signifoj estas verŝajnaj).

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejoj, fontano omaĝo al ĉaristoj, kaj ponto super la rivero Doŭro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti