La Salientuloj aŭ laŭ la latina scienca nomo Salientia (el latina salere (salio), "salti") estas totala grupo de amfibioj kiu inkludas la ordon de Anuroj, nome ranoj kaj bufoj, kaj variajn formortintajn pra-ranojn kiuj estas pli proksime rilataj al la ranoj ol al la Urodeloj, nome salamandroj kaj trituroj.[1] La plej malnova fosilia "pra-rano" aperis en la komenca Triaso de Madagaskaro, sed la informo el la molekula horloĝo sugestas ke ties originoj povus etendiĝi reen al la Permio, antaŭ 265 milionoj da jaroj.

Karakteroj redakti

Oni trovis malmultajn fosiliojn de la komencaj salientuloj, kio malfaciligas difini la karakterojn de la grupo kaj de ties taksonomia rilataro. La aranĝo de brustaj elementoj kaj la nombro de vertebroj estas kelkaj helpiloj, sed la grado de vertebra artikado kaj la aranĝo de la ostoj en la kruroj ne montriĝis fidindaj indikiloj. La fruaj pra-ranoj disvolviĝis el temnospondiledaj prauloj en kiuj kelkaj el la elementoj de ties vertebroj restis separataj. La strukturo de la salientula pelvo kaj de malantaŭaj kruroj probable disvolviĝis el naĝado pli ol el saltado. El la strukturo de la vertebroj, la grupo ŝajne ne estas monofiletika. La evolucio de salientuloj ŝajnis esti rapida kaj radia. La esencaj trajtoj de la ĵusaj grupigadoj ŝajne establiĝis dum la Mesozoiko aŭ komenca Terciaro. La familioj Alitedoj, Pipedoj, kaj Pelobatedoj estas ekologie izolataj, kaj la Atelopoj, limigitaj al novtropika teritorio en Centra kaj Suda Ameriko, kaj la Ranedoj kaj Bufonedoj probable radiis el tropikaj regionoj de Afriko kaj Azio.[2]

Evolucio redakti

Specioj redakti

Referencoj redakti

  1. David Cannatella (1995). "Salientia". Tree of Life Web Project. [1] Alirita la 7an de Marto 2017.
  2. Griffiths, I (1963). "The phylogeny of the Salientia". Biological Reviews. 38 (2): 241–292. doi:10.1111/j.1469-185X.1963.tb00784.x.