Salomon Mayer Rothschild

Barono Salomon Mayer von Rothschild (naskiĝinta la 9-an de septembro 1774 – mortinta la 28-an de julio 1855) estis viena bankiero devenanta el germana juda familio, fondinto de la viena branĉo de familio Rothschild.

Salomon Mayer Rothschild
Persona informo
Naskonomo Salomon Mayer Rothschild
Naskiĝo 9-an de septembro 1774 (1774-09-09)
en Frankfurto ĉe Majno,  Sankta Romia Imperio
Morto 28-an de julio 1855 (1855-07-28) (80-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Mayer Amschel Rothschild
Patrino Gutle Rothschild
Frat(in)oj Schönche Jeannette Rothschild • Nathan Mayer Rothschild • Carl Mayer von Rothschild • Amschel Mayer Rothschild • James Mayer de Rothschild • Henriette Rothschild
Edz(in)o Caroline Stern
Infanoj Betty de Rothschild, Baronne James de Rothschild • Anselm von Rothschild
Okupo
Okupo bankisto • artkolektanto
vdr

Li naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel la tria infano kaj la dua filo de Gutle Schnapper (1753 - 1849) kaj Mayer Amschel Rothschild (1744 - 1812). En la jaro 1800 li edziĝis kun Caroline Stern (1782 - 1854). Ili havis du infanojn.

En la jaro 1835 li fariĝis posedanto de ferfabriko Vítkovice en Ostrava.

S. M. Rothschild fondis ostravan Minejon Šalomoun, nomita laŭ lia nomo.