Salvador Aragay
hispana esperantisto
Salvador ARAGAY I GALBANY (en Esperanto ankaŭ Salvadoro ARAGAJ; mortis la 29-an de julio 2020 en Barcelono[1]) estis kataluna esperantisto, filo de Jaume Aragay i Pujols. En la 60-aj jaroj li estis kunfondinto kaj prezidanto de HEJS.[2] Poste li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
Salvador Aragay | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Li aktivis en Barcelona Esperanto-Centro[3] kaj estis unu el la organizantoj de la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.
Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, eĉ en loka televido en Sabadell.[4]
Fontoj
redakti- ↑ https://inmemoryd.com/esquelas/Salvador-Aragay-Galbany_759498[rompita ligilo]
- ↑ S. Aragay: La kunsido de H. E. J. S. en Valladolid, en: Boletín n-ro 134, paĝo 566.
- ↑ Federación Española de Esperanto: Grupos asociados. Arkivita el la originalo je 2007-12-15. Alirita 2008-02-28 .
- ↑ Televida Esperanto-kurso, en: Eventoj n-ro 19.