Samseksa edz(in)eco en Hispanujo
La edzeco kaj edzineco de samseksaj paroj en Hispanujo estis laŭleĝigita la 3-an de julio en 2005. En 2004, la Partido Socialista Obrero Español, estrata de José Luis Rodríguez Zapatero, prezentiĝis al la ĝeneralaj prezidentaj balotadoj de la jaro 2004 kun programo kiu inkluzivis la kompromison «ebligi la edz(in)econ inter samseksemuloj kaj la ekzercado de ĉiuj rajtoj kiujn ĝi inkluzivas.» Post la venko de la socialistoj kaj kreado de la registaro, kaj post multaj debatoj, la 30-an de junio 2005 aprobiĝis la leĝo kiu modifis la civilan kodon kaj permesis la samseksan edz(in)econ (kaj kiel konsekvenco, aliajn rajtojn kiel la adoptado, heredo kaj pensio). La leĝo estis publikigita la 2-an de julio 2005, kaj la samseksa edz(in)eco fariĝis leĝa la sekvan tagon.
La demarŝoj por aprobi la leĝon estis konfliktiva, malgraŭ la subteno de 66% de la hispanoj al la samseksa edz(in)eco. La aŭtoritatoj de la hispana katolika eklezio oponiĝis al la leĝo, timante pri la malfortiĝo de la tradicia geedzeco. La katolikoj kaj pluraj asocioj pro-tradiciaj familioj kunvokis amasajn manifestaciojn sed malgraŭ tio la leĝo sukcesis kaj estis aprobita de la registaraj instancoj.
La 11-an de julio 2005 celebriĝis en Tres Cantos (Madrida Regiono) la unua vira samseksa edzeco en Hispanio, Emilio Menéndez kaj Carlos Baturin, kiuj loĝis kune kiel paro ekde pli ol 30 jaroj. La unua virina samseksa edz(in)eco okazis en Barcelono 11 tagojn poste.
Ĉirkaŭ 4.500 samseksaj paroj edz(in)iĝis en Hispanio dum la unua jaro de valideco de la leĝo. Iom post la aprobado de la leĝo, estiĝis duboj pro la leĝa situacio de la samseksa edz(in)eco de personoj kies landoj ne permesas la samseksa edz(in)eco. Pri tiu afero, la Ministerio de Justico determinis ke la hispana leĝo permesas al hispano edz(in)igi eksterlandanon — aŭ ke du eksterlandanoj kiuj leĝe rezidas en Hispanio povu edz(in)iĝi inter si — eĉ kiam la naciaj leĝoj de la eksterlandanoj ne agnosku ĝin.