Samseksemo ĉe bestoj

Por Samseksemo ĉe homoj vidu la artikolon Samseksemo.

Samseksemo ĉe animalojSamseksema konduto en bestoj plusendas al la dokumentitaj indikoj de samseksemo kaj ambaŭseksema konduto ĉe bestoj. Tiaj kondutoj inkludas sekson, amindumadon, amoron, pariĝadon, kaj eĉ gepatradon inter sam-seksaj bestoj. Revizio de 1999 de esploristo Bruce Bagemihl montras ke samseksema konduto estis observita en proksimume 1 500 specioj, game el primatoj al vermoj Acanthocephala, kaj estas bone dokumentata por 500 el ili.[1][2] La besta seksa konduto montras multajn malsamajn formojn, eĉ ene de la sama specio. La instigoj por kaj implicoj de tiaj kondutoj ankoraŭ devas esti plene komprenitaj, ĉar la plej multaj specioj ankoraŭ devas esti plene studataj.[3] Laŭ Bagemihl, "bestregno [faras] ĝin kun multe pli granda seksa diverseco - inkluzive de samseksemo, duseksemo kaj nereprodukta sekseco - ol la scienca komunumo kaj socio generale estas pretaj akcepti."[4] Nuna esplorado indikas ke diversaj formoj de sam-seksa konduto estas trovataj ĝenerale en bestregno.[5] Nova revizio farita en 2009 el ekzistanta esplorado montris ke sam-seksa konduto estas preskaŭ universala fenomeno en bestregno, ordinara trans specioj.[6] Samseksemo estas plej konata ĉe sociaj specioj.

La observado de samseksema konduto en bestoj povas esti vidata kiel kaj argumento por kaj kontraŭ la akcepto de samseksemo ĉe homoj, kaj estis uzitaj precipe kontraŭ la aserto ke ĝi estas peccatum contra naturam ("peko kontraŭ naturo").[1] Ekzemple, samseksemo en bestoj estis citita en la decido de la United States Supreme Court (Usona Supra Juĝistaro) en la kazo Lawrence v. Texas, kiu faligis la sodomileĝojn de 14 ŝtatoj.[7] Ĉu bestosekseco havas logikan, etikajn, aŭ moralajn implicojn en homa sekseco estas ankaŭ fonto de debato.

Genetika kaj fiziologia bazo redakti

Birdoj redakti

Nigraj cignoj redakti

Kiel ĉe aliaj specioj de cignoj, la Nigra cigno estas strikte monogama, do paroj fidele restas paroj dumvive (estas nur ĉirkaŭ 6% de divorcindico).[8]. Ĵusaj studoj montris tamen ke ĉirkaŭ triono el ĉiuj ovaroj montris eksterparajn patrecojn.[9] Ĉirkaŭ kvarono el ĉiuj paroj estas samseksemaj, ĉefe inter maskloj. Ili ŝtelas nestojn, aŭ formas portempajn triunuojn kun inoj por akiri ovojn, forpelante la inon post ŝi ovodemetis.[10][11]

Pingvenoj redakti

En 2004, du maskloj de Antarkta pingveno nome Roy kaj Silo en la Centraparka Bestoĝardeno, Novjorko, formis parligon kaj laŭvice klopodis “kovi” rokon; tiu estis anstataŭata de zorgisto pere de fruktodona ovo, kaj la paro sekve elovigis kaj zorgis la idon. Pingvenoj nature kovas ovojn kaj estas sociaj bestoj. Porinfana libro nome And Tango Makes Three estis verkita baze sur tiu okazo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bruce Bagemihl, Biological Exuberance: Animal Homosexuality and Natural Diversity, St. Martin's Press, 1999; ISBN 0-312-19239-8
  2. Harrold, Max. Biological Exuberance: Animal Homosexuality and Natural Diversity. The Advocate, represita en Highbeam Encyclopedia (1999-02-16). Alirita 2007-09-10.
  3. Gordon, Dr Dennis. ‘Catalogue of Life’ reaches one million species. National Institute of Water and Atmospheric Research (2007-04-10). Alirita 2007-09-10.
  4. Calvin Reid Gay Lib for the Animals: A New Look At Homosexuality in Nature. Volume 245 Issue 5 02/01/1999, Feb 01, 1999
  5. "Same-sex Behavior Seen In Nearly All Animals, Review Finds", Science Daily
  6. Same-sex behavior seen in nearly all animals. Physorg.com (2009-06-16). Alirita 2010-11-17.
  7. Smith, Dinitia, "Love That Dare Not Squeak Its Name", New York Times, 2004-02-07. Kontrolita 2007-09-10.
  8. Royal Society journal[rompita ligilo])
  9. Kraaijeveld K, Carew PJ, Billing T, Adcock GJ, Mulder RA (June 2004). “Extra-pair paternity does not result in differential sexual selection in the mutually ornamented Black Swan (Cygnus atratus)”, Mol. Ecol. 13 (6), p. 1625–33. doi:10.1111/j.1365-294X.2004.02172.x.  Arkivigite je 2013-01-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2012-06-11.
  10. Braithwaite, L. W. (1981). “Ecological studies of the Black Swan III – Behaviour and social organization”, Australian Wildlife Research 8, p. 134–146. doi:10.1071/WR9810135. 
  11. Braithwaite, L. W. (1970). “The Black Swan”, Australian Natural History 16, p. 375–9. 

Eksteraj ligiloj redakti