La Nigra cigno (latine Cygnus atratus) estas granda akvobirdo el la genro de cignoj kaj la familio de Anasedoj. Ĝi estas la sola specio de cigno, kiu preskaŭ komplete nigras, kaj krome havas ruĝan bekon la plej longan kolon el ĉiuj cignaj specioj. Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio, kaj estas la oficiala simbolo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio. Tiu specio estis ĉasata ĝis formorto en Novzelando, sed poste reenmetita. En Aŭstralio ili estas nomadaj, kun vagadecaj migromodeloj depende de klimataj kondiĉoj. Ili estas monogamaj reproduktuloj kiuj kunhavas respondecon pri kovado kaj pri idozorgado inter ambaŭ seksoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra cigno
Nigraj cignoj (Cygnus atratus)
Nigraj cignoj (Cygnus atratus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Cigno Cygnus
Specio: Nigra cigno Cygnus atratus


Latham 1790

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
En la blazono de Suda Aŭstralio

Ĝi estis unuafoje priskribita science de la angla naturalisto John Latham en 1790, kaj tiam la Nigra cigno estis lokita dekomence en la monotipa genro, Chenopis. La Nigraj cignoj povas troviĝi solaj, aŭ en izolaj grupoj de centoj aŭ eĉ miloj.[1] La Nigraj cignoj estas popularaj birdoj en zoologiaj ĝardenoj kaj birdokolektoj, kaj tiele fuĝintoj foje vidiĝas for el sia natura teritorio.

Aspekto redakti

 
Flanka vido de matura plenkreskulo montrantr karakteran kolon kun formo de "S".
 
Kurante.

La plenkreskaj birdoj longas 110 ĝis 142 centimetrojn kaj pezas 4 ĝis 9 kilogramojn. La enverguro estas inter 1.6 kaj 2 m.[1][2] Maskloj ĝenerale estas iomete pli grandaj ol inoj, kun pli longa kaj rekta beko. Cignidoj (nematuruloj) estas grizecbrunaj kun palbordaj plumoj.[1] La kolo estas longa (relative la plej longa kolo inter cignoj) kaj kurba en formo de "S". Pro iliaj ĝenerale 31 kolaj vertebroj ili povas subakve per sia beko serĉi nutraĵojn ankaŭ en iom pli profundaj akvotavoloj. Dum flugado, la kolo ampleksas la duonon de la kompleta longeco. La plumaro kaj la kruroj nigras. Blankan koloron havas nur flugilplumoj, kiuj do en normala stato (stare, naĝe aŭ ripoze) ne videblas. Ĉe la flugilorandoj la plumoj estas iom buklaj. La beko estas intense ruĝa, kaj dekoriĝas per blanka bendo proksime de la bekopinto. La koloro de la okuloj varias inter oranĝkolora ĝis helbruna. Kruroj kaj piedoj estas grizecnigraj.

Dumnaĝe, la Nigra cigno tenas sian kolon arke aŭ stare, kaj ofte montras siajn plumojn aŭ flugilojn leve kiel agresema sinteno. Dumfluge aro de Nigraj cignoj formas linion aŭ V, kaj ĉiu individua birdo flugas forte tenante ondecajn longajn kolojn, elsendante fajfajn sonojn per siaj flugiloj kaj hurlecajn, klarionecajn aŭ trumpetecajn alvokojn.[1]

La Nigra cigno estas malkiel ĉiu ajn alia aŭstralia birdo, kvankam je malklara lumo kaj de malproksime ĝi povas esti konfuzata kun la Piga ansero dumfluge. Tamen, la Nigra cigno povas esti distingata pro sia multe pli longa kolo kaj pli malrapida flugilfrapado.[3]

Voĉo redakti

Nigraj cignoj uzas sian voĉon pli ofte ol aliaj cignaj specioj, ĉefe por intersaluti, kion akompanas supren- kaj subenmovoj de la kapo. Por voki alian nigran cignon aŭ foje por esprimi sian malkontenton, ili naĝas ĝis laga mezo, kuŝigas sian longan kolon sur la akvosurfacon kaj laŭte "trumpetas".

La Nigra cigno krias muzikan kaj de malproksime aŭdeblan klarionecan sonon, ĉu el akvo ĉu el fluge, same kiel gamon de pli mildaj notoj. Ili povas ankaŭ fajfi, ĉefe dum ĝenado en reproduktado kaj nestumado.[1][4]

Disvastiĝo redakti

La Nigraj cignoj estas nature disvastiĝintaj en ĉiuj ŝtatoj de Aŭstralio, sur la kontinento samkiel sur la insulo Tasmanio, kaj komuna en humidejoj de sudokcidenta kaj orienta Aŭstralio kaj apudaj marbordaj insuloj. En sudokcidento la teritorio enhavas areon inter Kabo Nordokcidento, Kabo Leeuwin kaj Eucla; dum oriente ĝi kovras grandan regionon limigitan de Atherton Tableland, la Duoninsulo Eyre kaj Tasmanio, kie la Baseno Murray Darling loĝigas tre grandan populacion de Nigraj cignoj.[1][5] Ĝi estas nekomuna en centra kaj norda Aŭstralio. Meze de la 19-a jarcento iuj nigraj cignoj ankaŭ transportiĝis al Novzelando kaj ankaŭ tie hejmiĝis. En Eŭropo kaj Usono ĝi foje estas bredata en parkoj kaj unuopaj ekzempleroj - ekzemple en Germanio - ankaŭ ekvivis en la ne home kultivita naturo.

Tiuj aŭstralaziaj birdoj vivas en lagoj sen aŭ kun tre malmulte da sala akvo. Ili preferas malprofundajn kaj daŭrajn akvoareojn. Krom dum la sezono de kovado, ĝi troveblas ankaŭ en riveroj.

 
Nigra cigno

Ties preferata habitato etendas tra nesalaj, saletaj kaj salecaj lagoj, marĉoj kaj riveroj kun subakva kaj flosanta vegetaĵaro por manĝo kaj nestomaterialo. Oni preferas konstantajn humidejojn, inklude ornamajn lagojn, sed la NIgraj cignoj povas troviĝi ankaŭ ĉe inunditaj paŝteejoj kaj tajdaj kotejoj, kaj eventuale je malferma maro ĉe insuloj aŭ strandoj.[1]

Iam oni supozis, ke la Nigraj cignoj estas nemigrantaj, sed nun oni scias, ke la specio estas tre nomada. Ne estas migranta modelo, sed oportunemaj reagoj al pluvokvanto aŭ sekego. Dum tre pluvaj jaroj, elmigrado okazas el sudokcidento kaj sudoriento al interno, kun reena migrado al ties devenlokoj en pli sekaj jaroj. Kiam pluvo falas en la aridaj centraj regionoj, la Nigraj cignoj migras al tiuj areoj por reproduktiĝi kaj idozorgi. Tamen se sekegaj kondiĉoj revenas antaŭ la junuloj estus jam memzorgaj, plenkreskuloj abandonas siajn nestojn kaj ovojn aŭ cignidojn por reveni al pli humidaj areoj.[6]

La Nigraj cignoj, kiel multaj aliaj akvobirdoj, perdas ĉiujn siajn flugilplumojn dum mudo post reproduktado, kaj ili ne povas flugi dum ĉirkaŭ unu monato (tio povas varii). Dum tiu tempo ili kutime setlas en grandaj, malfermaj akvejoj por sekureco.[6]

Tiu specio havas grandan teritorion, kun kalkuloj inter 1 kaj 10 milionoj de km² pro la etendo de la estejoj. La nuna tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je ĝis 500,000 individuoj. Ne estas minaco de formorto, aŭ grava malpliiĝo en populacio identigita kun tiu nombra kaj disvastigata birdo.[7]

La Nigraj cignoj estis la unua n fojon vidataj de eŭropanoj en 1697, kiem la ekspedicio de Willem de Vlamingh esploris la Cigna Rivero, Okcidenta Aŭstralio.

Enmetitaj populacioj redakti

 
Dumfluge: nur tiele videblas la ege kontrastaj blankaj flugilplumoj

Antaŭ la alveno de la Maorioj en Novzelandon, estis disvolvigita subspecio de la Nigra cigno konata kiel Novzelanda cigno en la insuloj, sed estis ŝajne ĉasata ĝis iĝi formortinta. En 1864, la Aŭstralia nigra cigno estis enmetita en Novzelando kiel ornama akvobirdo, kaj nune ties populacioj estas komumaj en plej grandaj marbordaj aŭ internaj lagoj, ĉefe ĉe lagoj Rotorua, Wairarapa kaj Ellesmere, kaj ĉe la Insularo Chatham.[4] La Nigraj cignoj ankaŭ nature flugis al Novzelando, kio kondukis al sciencistoj konsideri ilin indiĝena pli ol enmetita specio, kvankam la nuna populacio ŝajne estas plie descenda el la intencaj enmetoj.[8]

La Nigra cigno estas ankaŭ tre populara kiel ornama akvobirdo en okcidenta Eŭropo, ĉefe ĉe Britio, kaj fuĝintoj estas komune registritaj. Kvankam la populacio en Britio ne estas konsiderata memeltenebla kaj tiele la specio ne meritis akcepton en la oficiala Brita Listo,[9] la Wildfowl and Wetlands Trust registria maksimumon de 9 reproduktaj paroj en Britio en 2001, kun ĉirkaŭkalkulo de 43 naturiĝintaj birdoj en 2003/04.

Kolonio de Nigraj cignoj en Dawlish, Devon, iĝis tiom bone asocia kun la urbo ke la birdo iĝis ties simbolo dum 40 jaroj.[10]

Vivmaniero redakti

Male al tre multaj aliaj specioj de akvobirdoj kaj ankaŭ la aliaj specoj de cignoj la Nigraj cignoj ne estas migrobirdoj. Ili estas tre moviĝemaj, kaj en kazo de etaj ĝenoj kiel ekzemple iritigaj bruoj facile ŝanĝas la vivejon. Tamen ili translokiĝas ne pli ol 100 kilometrojn for de la origina vivejo kaj do dum sia tuta vivo restas en la sama regiono. Ankaŭ ŝanĝiĝanta akvokvalito aŭ maltroa akvokvanto de maldaŭraj lagoj instigas al translokiĝoj. Junaj virbirdoj havas sian teritorion, sed en kazo de konflikto evitas batali pri ĝi: prefere unu el ili cedas kaj serĉas novan vivejon aliloke. Dum tre sekaj sezonoj en Aŭstralio la Nigraj cignoj koncentriĝas proksime de la marbordo en potektitaj lagunoj aŭ golfetoj.

Nutrado redakti

 
Manĝoserĉe

La Nigra cigno estas preskaŭ nur herbivora, kaj kvankam estas ioma regiona kaj sezona variado, la dieto estas ĝenerale hegemonia de akvaj kaj marĉaj plantoj. La Nigraj cignoj vivas tiele ĉefe de akvoplantoj kaj algoj, sed ankaŭ grenoj kiel ekzemple tritikomaizo digesteblas kaj aprezatas. Krome la birdoj ŝatas la foliojn de salikoj, kies branĉoj tuŝas la lagan akvon, kaj herbojn de la lagobordo, kiuj atingeblas naĝante. En Nov-Sud-Kimrio la folioj de tifao (genro Typha) estas la plej grava manĝo de tiuj birdoj en humidejoj, sekce de submerĝitaj algoj kaj akvoplantoj kiaj Vallisneria. En Kvinslando akvoplantoj kiaj Potamogeton kaj Charales kaj aliaj algoj estas la hegemonia manĝo. La preciza kompono de la dieto varias depende de la akvonivelo, ĉe inundaj situacioj kie normala manĝo estas for de atingo la Nigraj cignoj manĝas paŝtejajn plantojn borde.[11] La Nigraj cignoj manĝas laŭ similaj manieroj kiel aliaj cignoj. Dum manĝado ĉe neprofundaj akvoj la cigno metas siajn kapon kaj kolon subakven, kaj kapablas teni la kapon ebenan kontraŭ la fundo dum la korpo restas horizontala. En pli profunda kvo la birdo vertikaliĝas por atingi plej suben kaj montras la voston. La Nigraj cignoj povas ankaŭ filtri manĝon el la akva surfaco.[12]

Reproduktado redakti

 
Patro kun cignidoj en Aŭstralio
 
Cygnus atratus - MHNT

Kiel ĉe aliaj specioj de cignoj, la Nigraj cignoj estas strikte monogamaj, do paroj fidele restas paroj dumvive (estas nur ĉirkaŭ 6% de divorcindico).[13]. Ĵusaj studoj montris tamen ke ĉirkaŭ triono el ĉiuj ovaroj montris eksterparajn patrecojn.[14] Ĉirkaŭ kvarono el ĉiuj paroj estas samseksemaj, ĉefe inter maskloj. Ili ŝtelas nestojn, aŭ formas portempajn triunuojn kun inoj por akiri ovojn, forpelante la inon post ŝi ovodemetis.[15][16]

Ambaŭ gepatroj kune konstruas la neston, kaj kune prizorgas la idojn. La reprodukta sezono (kovado) varias de regiono al regiono kaj adaptiĝas al sezonoj kun aparte multe da akvo, sed ĉefe ĉe plej humidaj vintraj monatoj (februare al septembro), foje en gransaj kolonioj. En Eŭropo Nigraj cignoj foje sekvas sian malnovan, aŭstralian ritmon de kovado kaj sukcese naskas idojn meze de la vintro. Plej ofte Nigraj cignoj kovas siajn ovojn en kolonioj. Ili konstruas grandan nestamason, kiu ĝenerale troviĝas meze de malprofunda akvoareo. La saman neston ili uzas dum multaj jaroj kaj nur riparas ĝin tiom kiom necese. La nesto de Nigraj cignoj estas esence granda amaso de kareksoj, herboj kaj algoj el 1 al 1.5 metrojn diametre kaj ĝis 1 metron alte, en neprofunda akvo aŭ en insuloj.[1][6]

La ina birdo naskas kvar ĝis ok helverdajn ovojn. Dum - aparte de la klimato - ĝis kvin semajnoj ĝis 40 tagoj ambaŭ gepatroj kovas la ovojn,[17], la ino nokte, kaj ĉiukaze laŭvice kvankam viraj birdoj malpli lertas pri tio, kaj foje forgesas la regulan turnadon de la ovoj, aŭ poziciiĝas apud, ne sur, la ovoj. La kovado ekas tuj post la demeto de la lasta ovo, por samtempigi la eloviĝon. Antaŭ la komenco de la kovado la patro sidas sur la ovoj sen fakte varmigi ilin. La kovovicaj periodoj estas markataj de ritaj memmontroj fare de ambaŭ seksoj.[18] Se ovo eventuale ruliĝas for de la nesto ambaŭ seksoj remetos la ovon uzante la kolon (en aliaj cignospecioj nur la ino plenumas tiun taskon).[19] Kiel ĉe ĉiuj cignoj, ankaŭ la Nigraj cignoj agrese defendas siajn nestojn per siaj flugiloj kaj bekoj.[20]

Post eloviĝo de la idoj, ambaŭ gepatroj nutras kaj prizorgas la cignidojn, ĝis post proksimume 9 monatoj[1][4] kiam ili estas flugokapablaj. La cignidoj povas rajdi sur patra dorso por longaj veturoj al profundaj akvoj, sed la Nigraj cignoj sekvas tiun konduton malpli ofte ol la Muta kaj la Nigrakola cignoj.[21] La junaj birdoj iĝas sekse maturaj post du kaj duono ĝis tri jaroj, post tio la junaj birdoj en stato de malliberiĝo (ekzemple en zoologia ĝardeno) iĝas atakemaj.

 
Nigraj cignoj ĉe la "Cigna Rivero" (Swan River) en la urbo Perto, Okcidenta Aŭstralio

Nigraj cignoj kaj homoj redakti

Subspecio de la Nigra cigno, nome la Novzelanda cigno (Cygnus atratus sumnerensis) vivis sur la insuloj de Novzelando kaj la insularo Chatham. Ĝia formorto sopozeble kauziĝis pro la ampleksa ovokolektado kaj ĉasado fare de la indiĝenaj Maorioj.

Entute en la mondo laŭ taksoj nun ekzistas inter 300.000 kaj 500.000 nigraj cignoj - la specio konsideriĝas ne endanĝerigata. La Nigra cigno estas protektata sub la Australian National Parks and Wildlife Act, 1979. Ĝi estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

La Nigra cigno estas la oficiala blazona besto de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio kaj ankaŭ bildiĝas sur la ŝtata flago. La Nigra cigno estis jam literatura aŭ arta bildo, eĉ antaŭ la malkovro de la Cygnus atratus. Kulturaj referencoj baziĝis sur simbola kontrasto kaj havas distingan tialon. La rolo de la Nigra cigno en la aŭstraliaj heraldiko kaj kulturo etendas al la unuaj trovoj de la kolonioj en la 18a jarcento. Ĝi ofte estis rilatigita al koncepto de antipodo kaj ties identeco, nome pro kontrasto kun la blankaj cignoj de la norda hemisfero indike 'Aŭstraliecon'.

La Nigra cigno por la filozofo Karl Popper, kiu dumtempe vivis en Novzelando, estis fama ekzemplo por pruvi la falsecon de ĝeneralaj eldiroj kiel "ĉiuj cignoj estas blankaj", tial ke tiom ĝeneralajn asertojn (komenciĝantajn per "ĉiam..." aŭ "neniam..." aŭ paralela esperanta tabelvorto) oni neniam rajtas nomi "veraj", sed nur "provizore pravigitaj"... Iam poste en la estonteco povas ekaperi percepto, kiu malvalidigas la aserton.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Pizzey, G.. (1984) A Field Guide to the Birds of Australia. Sydney: Collins, p. 66. ISBN 0-00-219201-2.
  2. Cygnus atratus - Black swan (Species). Wildlife1.wildlifeinformation.org. Alirita 2011-10-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2012-06-09.
  3. Waterfowl in New South Wales, op. cit.: 25, 37-39
  4. 4,0 4,1 4,2 Falla, R.A., Sibson, R.B., & Turbott, E.G.. (1981) The New Guide to the Birds of New Zealand and Outlying Islands. Auckland: Collins, p. 80. ISBN 0-00-217563-0.
  5. (1964) Waterfowl in New South Wales. Sydney: CSIRO and NSW Fauna Panel, p. 11–12.
  6. 6,0 6,1 6,2 (1982) Scott, Sir Peter: The World Atlas of Birds. Balmain: Colporteur Press, p. 200–1.
  7. IUCN2009.2, BirdLife International, 2009, 141436, Cygnus atratus, Konsultita la 2010-02-15.
  8. Narena Olliver (2010-10-28). Black Swan (New Zealand birds). Nzbirds.com. Alirita 2011-10-17.
  9. BirdFacts - Black Swan. BTO. Alirita 2009-11-06.
  10. Dawlish Live! (konsultita la 7an de Marto 2009)
  11. Scott. (1972) {{{Titolo}}}, p. 75.
  12. Scott. (1972) {{{Titolo}}}, p. 59–60.
  13. Royal Society journal[rompita ligilo])
  14. Kraaijeveld K, Carew PJ, Billing T, Adcock GJ, Mulder RA (June 2004). “Extra-pair paternity does not result in differential sexual selection in the mutually ornamented Black Swan (Cygnus atratus)”, Mol. Ecol. 13 (6), p. 1625–33. doi:10.1111/j.1365-294X.2004.02172.x.  Arkivigite je 2013-01-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2012-06-11.
  15. Braithwaite, L. W. (1981). “Ecological studies of the Black Swan III – Behaviour and social organization”, Australian Wildlife Research 8, p. 134–146. doi:10.1071/WR9810135. 
  16. Braithwaite, L. W. (1970). “The Black Swan”, Australian Natural History 16, p. 375–9. 
  17. Black Swans Arkivigite je 2007-03-09 per la retarkivo Wayback Machine (at About.com)
  18. Scott. (1972) {{{Titolo}}}, p. 99.
  19. Scott. (1972) {{{Titolo}}}, p. 103.
  20. Scott. (1972) {{{Titolo}}}, p. 101.
  21. Scott. (1972) {{{Titolo}}}, p. 109.

Eksteraj ligiloj redakti