Willem de Vlamingh

Willem Hesselsz de Vlamingh, en Esperanto Vilhelmo de Vlamingo, (28a Novembro 1640, Oost-Vlieland – 1698 aŭ poste) estis nederlanda markapitano kiu esploris la centran okcidentan marbrdon de Aŭstralio (tiam "Nova Holando") fine de la 17a jarcento.

Willem de Vlamingh
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1639 (1639-11-30)
en Oost-Vlieland
Morto 1-an de januaro 1698 (1698-01-01) (58-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Vlamingh kaj la VOC redakti

Vlamingh aliĝis al la VOC (Nederlanda Orient-hinda Kompanio) en 1688 kaj faris sian unuan veturon al Batavio samjare. Post dua veturo, en 1694, li ricevis mendon munti ekspedicion serĉe de la ŝipo Ridderschap van Holland, ĉefa ŝipo de VOC kiu perdiĝis kun 325 pasaĝeroj kaj ŝipanaro surveje al Batavio en 1694. La funkciuoj de VOC opiniis ke ĝi povus esti veninta al la okcidenta marbordo de Nova Holando.

Helpomisio de Vlamingh redakti

En 1696, Willem de Vlamingh estris la helpomision al la okcidenta marbordo de Aŭstralio serĉe de survivantoj el la Ridderschap van Holland perdita jam antaŭ du jaroj. La mision iĝis senfrukta, sed survoje Vlamingh mapis partojn de la kontinenta okcidenta marbordo kaj kiel rezulto plibonigis la navigadon tra la Hinda Oceano el Afriko (Kabo de Bona Espero) al la Nederlanda Hindio.