Samsø
Samsø [samso] estas 112 km2-a insulo en Kattegat, meze inter Jutlando kaj Sjælland. Ĝi ankaŭ estas politika komunumo. Ĉirkaŭ 4300 homoj loĝas en Samsø, en 22 vilaĝoj. La ĉefvilaĝo nomatas Tranebjerg.

Samsø | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
insulo [+] | |||||
| |||||
Akvejo | Kategato | ||||
Koordinatoj | 55° 52′ N, 10° 37′ O (mapo)55.86666666666710.616666666667Koordinatoj: 55° 52′ N, 10° 37′ O (mapo) [+] | ||||
Ĉefa loko | Tranebjerg | ||||
Plej alta punkto | Ballebjerg | ||||
- alteco | 64 m | ||||
Longo | 27 km (17 mi) | ||||
Larĝo | 7,6 km (5 mi) | ||||
Akvokolektejo | 112 km² (11 200 ha) [+] | ||||
Areo | 112 km² (11 200 ha) [+] | ||||
Poŝtkodo | 8305 [+] | ||||
![]() |
|||||
Samsø | |||||
![]() |
|||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||

La komunumo Samsø enhavas plurajn ĉeajn insuletojn, el kiuj la plej notindaj estas Tunø, Kyholm kaj Vejrø. Samsø estas parto de la - komence de la jaro 2007 nove kreita - administra regiono Meza Jutlando – dane Region Midtjylland.
Trafiko
redaktiĈiutaga boato iras al Sælvig kaj Kolby Kås de Jutlanda Hov kaj al Kolby Kås de Kalundborg en Sjælland. En Samsø ankaŭ troviĝas eta flughaveno.
Ekonomio
redaktiSamsø famas pro siaj terpomoj, kaj ĝiaj bonaj kondiĉoj por biciklado, longaj plaĝoj kaj kampara etoso ĉiusomere allogas multajn turistojn.
Historio
redaktiDum la vikinga epoko oni fosis kanalon Kanhavekanalen tra la plej mallarĝa parto de l' insulo.
Christian la 5-a je la 16-a de julio de 1676 donacis la insulon al Sophie Amalie Moth, kaj je la 31-a de decembro li nomumis ŝin "Grafino de Samsø".
Legendo
redaktiVidindaĵoj
redaktiEn la insula okcidento troviĝas "sankta fonto" de Ilse Made.
Eksteraj ligiloj
redakti- Samsø-a oficejo de energio kaj medio Arkivigite je 2006-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Samsø-a turismoburoo
- Ĉefpaĝo de Samsø