Vikinga erao

epoko de Eŭropa historio, dum kiu vikingoj ofte atakis urbojn
(Alidirektita el Vikinga epoko)

La vikinga erao estas la termino por la erao en la historio de Eŭropo, precipe ĉe Nordeŭropa kaj Skandinavia historio, kiu etendiĝas de la 8-a ĝis la 11-a jarcento, kaj kelkaj indikas pli precize el 793 al 1066, post la Ĝermana Ferepoko.[1] Skandinaviaj (normanaj) vikingoj esploris Eŭropon de ĝiaj maroj kaj riveroj, komercante kaj militante. La vikingoj ankaŭ atingis Islandon, Feroojn, Gronlandon, Novlandon, Normandion, Skotlandon, UkrainionRusion, Irlandon kaj eĉ Anatolion. Ankaŭ, estas kialoj kredi je la legendo pri Vinland, kiu asertas, ke la vikingoj atingis landojn pli sudajn de Novlando. En 2008, L'Anse aux Meadows, arkeologia situo ĉe la plej norda ekstremaĵo de la insulo de Novlando, Kanado, restas la nura larĝe akceptita situo de antaŭ-Kolumba trans-oceana kontakto.

Teritorioj kaj vojaĝoj de la vikingoj

Kvankam la vikingaj veturantoj kaj koloniistoj estis konsiderataj el multaj vidpunktoj en historio kiel malhumanaj rabistoj, kelkaj historiaj dokumentoj sugestas ke la invado fare de ili de aliaj landoj estis tialigita de troloĝado, komercado, kaj manko de eltenebla agrikulturo en ties hejmlando. Informado pri la Vikinga erao estas elprenita ĉefe el unuarangaj fontoj de arkeologio, helpitaj de duarangaj fontoj kiel la Islandaj Sagaoj.

La vikingoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikingoj.
 
Vikingoj invadontaj Anglujon

Vikingoj, el la norenlingva víkingr, estis homoj el la regiono nuntempe nomata Skandinavio. La vikingoj estis komercistoj, setlintoj, rabistoj kaj militistoj. Komence la nomo vikingo estis uzata nur por tiuj, kiuj transmare militiris. Poste la vorto rilatiĝis al kvazaŭ ĉiu skandinavo, kiu vivis dum la vikinga erao. La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniis, atakis kaj komercis en multaj regionoj de Eŭropo – ofte laŭ mar- kaj riverbordoj kaj insuloj. Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-AmerikoNord-Afriko kaj Okcidenta Azio.

Ili nomis sin norðmaðr (plurale: norðmenn), tio estas nordulo, alivorte homo el la nordo (vidu normanoj). La vortoj varjagojvarengoj (ambaŭ evitindaj vortoj en Esperanto) iam estis uzataj por vikingoj aŭ skandinavoj en orienta Eŭropo. La vorto "vikingo" tute bone taŭgas ankaŭ por skandinavoj en orienta Eŭropo, ĉar la diferenco inter la diversaj terminoj entute ne estas klara. Normandoj estas termino por skandinavoj okupantaj Normandion en la vikinga erao.

Komence de la mezepoko vikingoj estis konsiderataj firabistoj pro la perforto de siaj atakoj. Sed ili estis ankaŭ grandaj maristoj, negocistoj kaj militistoj, kiuj atingis kaj konkeris la FeroojnIslandon, parton de Nord-Ameriko (Vinlandon), partojn de Gronlando kaj eĉ partojn de Okcidenta Azio. Ili fondis novajn ŝtatojn en Normandio, Sicilio kaj Rusio.[2]. La vikinga erao finiĝis, kiam Skandinavio establiĝis centraligan monarkion kaj konvertiĝis al kristanismo.

Historiaj konsideroj redakti

En Anglio, la vikinga erao komenciĝis la 8an de junio 793[3] kiam vikingoj detruis la abatejon de Lindisfarne, centro de lernado kiu estis fama trans la kontinento. Monaĥoj estis mortigitaj en la abatejo, ĵetitaj en la maron por ke ili droniĝu, aŭ portitaj foren kiel sklavoj kune kun la ekleziaj trezoroj. Tri vikingaj ŝipoj alteriĝis en Golfo Portland kvar jarojn pli frue (kvankam pro skribista eraro la Anglosaksa kroniko datigas tiun okazaĵon al 787 prefere al 789), sed tiu trudeniro eble estis komerca ekspedicio kiu fuŝiĝis prefere al pirata atako. Lindisfarne estis malsama afero. La vikinga ruiniĝo de la Sankta Insulo de Nortumbrio estis raportita fare de la nortumbria akademiulo Alkvino el Jorko, kiu skribis: "Neniam antaŭ ol en Britio havas tian teruron aperita".[4] Vikingoj estis portretitaj kiel unuforme furiozaj kaj sangavidaj.

La kronikoj de mezepoka Anglio portretis ilin kiel avidegaj "lupoj inter ŝafoj". La unuaj defioj al la multaj kontraŭ-vikingaj bildoj en Britio aperis en la 17-a jarcento. Pioniraj sciencaj verkoj pri la Vikinga erao atingis malgrandan legantaron en Britio. Arkeologoj komencis elfosi la vikingan pasintecon de Britio pretere. Lingvistiko spuris la Vikingeraajn originojn de kamparaj idiomaĵoj kaj proverboj. Novaj vortaroj de la norena lingvo permesis al pli da viktorianoj legi la Islandajn Sagaojn.

En Skandinavio, la danaj akademiuloj Thomas Bartholin kaj Ole Worm kaj la sveda akademiulo Olof Rudbeck de la 17-a jarcento estis la unuaj se temas pri utiligi runskribojn kaj islandajn sagaojn kiel primarajn historiajn fontojn. Dum la klerismo kaj nordia Renesanco, historiistoj kiel ekzemple la dan-norvega Ludvig Holberg kaj la sveda Olof von Dalin evoluigis pli "racian" kaj "pragmatan" aliron al historia studaro.

Preter la dua duono de la 18-a jarcento, dum la islandaj Sagaoj daŭre estis utiligitaj kiel gravaj historiaj fontoj, la Vikinga erao denove estis rigardita kiel barbara kaj necivilizita periodo en la historio de la nordiaj landoj.

Ĝis la 1890-aj jaroj, dum la regado de Viktorio en Britio, akademiuloj ekster Skandinavio ne komencis grandskale repripensi la atingojn de la vikingoj, rekonante ties arton, teknologiajn kapablojn, kaj ŝipisman kutimaron.[5]

Ĝis antaŭ nelonge, aliflanke, la historio de la Vikinga erao daŭre estis plejparte bazita sur Islandaj Sagaoj, la historio de la danoj skribitaj fare de Saxo Grammaticus, la rusa Komenca kroniko kaj La Milito de la Irlandanoj kun la Fremduloj. Hodiaŭ la plej multaj akademiuloj prenas tiujn tekstojn kiel fontoj kiuj ne estu komprenitaj laŭlitere kaj fidas pli je konkretaj arkeologiaj rezultoj, numismatiko kaj aliaj rektaj sciencaj disciplinoj kaj metodoj.[6][7]

Historia fono redakti

 
Vikingaj veturoj en Norda Atlantiko sur poŝtmarkoj de Ferooj

La Vikingoj kiuj invadis okcidentan kaj orientan Eŭropon estis ĉefe paganoj el Danio, Norvegio kaj Svedio. Ili setlis ankaŭ sur la Ferooj, Irlando, Islando, Skotlando (Caithness, la Hebridoj kaj la Nordaj Insuloj), krome sur Gronlando, kaj Kanado.

Notoj redakti

  1. Forte, p. 2
  2. Kristjan Toomaspoeg, La principauté de Novgorod et Alexandre Nevski Arkivigite je 2010-11-27 per la retarkivo Wayback Machine, Clio.fr
  3. Swanton, Michael (1998). The Anglo-Saxon Chronicle. Psychology Press. ISBN 0-415-92129-5. p. 57, n. 15.
  4. Jones, p. 195
  5. Palmer, Alan Warwick. (2006) Northern Shores: a history of the Baltic Sea and its peoples. Londono: John Murray, p. 21. ISBN 978-0-719-56299-0. OCLC 63398802.
  6. Sawyer, Peter Hayes. The Oxford Illustrated History of the Vikings. ISBN 0-198-20526-0.
  7. Jones, pp. 8–10

Cititaj fontoj redakti

Bibliografio redakti

Fono redakti

Ĝenerala esplorado redakti

  • Ahola, Joonas & Frog with Clive Tolley (eld.) (2014). Fibula, Fabula, Fact – The Viking Age in Finland. Studia Fennica Historica 18. Helsinki: Finnish Literature Society.
  • Anker, P. (1970). The Art of Scandinavia, Volume I, London and New York, 1970.
  • Fuglesang, S.H. (1996). "Viking Art", in Turner, J. (eld.), The Grove Dictionary of Art, Volume 32, London and New York, 1996, pp. 514–527, 531–532.
  • Graham-Campbell, J. (1980). Viking Artefacts: A Select Catalogue, British Museum Publications: London, 1980. ISBN 978-0-7141-1354-8
  • Graham-Campbell, James (2013). Viking Art, Thames & Hudson, 2013. ISBN 978-0-500-20419-1
  • Roesdahl, E. and Wilson, D.M. (eds) (1992). From Viking to Crusader: Scandinavia and Europe 800–1200, Copenhagen and New York, 1992. [ekspozicia katalogo]. ISBN 978-0-8478-1625-5
  • Williams, G., Pentz, P. kaj Wemhoff, M. (eld), Vikings: Life and Legend, British Museum Press: London, 2014. [exhibition catalogue]. ISBN 978-0-7141-2336-3
  • Wilson, D.M. & Klindt-Jensen, O. (1980). Viking Art, second edition, George Allen and Unwin, 1980. ISBN 978-0-04-709018-9
  • Carey, Brian Todd. “Technical marvels, Viking longships sailed seas and rivers, or served as floating battlefields”, Military History 19, no. 6 (2003): 70–72.
  • Downham, Clare. Viking Kings of Britain and Ireland: The Dynasty of Ívarr to A.D. 1014. Edinburgh: Dunedin Academic Press, 2007
  • Hudson, Benjamin. Viking Pirates and Christian Princes: Dynasty, Religion, and Empire in North America. Oxford: Oxford University Press, 2005 ISBN 0-19-516237-4.
  • Logan, F. Donald The Vikings in History (London: Hutchison & Co. 1983) ISBN 0-415-08396-6.
  • Maier, Bernhard. The Celts: A history from earliest times to the present. Notre Dame, Indiana: University of Notre Dame Press, 2003.

Eksteraj ligiloj redakti