Olof Rudbeck
Olof RUDBECK, aŭ Olaus Rudbeckius "la maljuna" (naskiĝis la 13-an de septembro 1630 en Västerås (Västmanland); mortis la 12-an de decembro 1702) estis sveda sciencisto kaj verkisto plurfaka kaj konsiderata universala klerulo.
Olof Rudbeck | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1630 en Västerås domkyrkoförsamling | |
Morto | 17-an de septembro 1702 (72-jara) en paroĥo de la katedralo de Upsalo | |
Tombo | Upsala Katedralo [#] | |
Religio | luteranismo [#] | |
Lingvoj | latina • sveda [#] | |
Ŝtataneco | Svedio [#] | |
Alma mater | Universitato de Upsalo • Universitato de Upsalo [#] | |
Familio | ||
Patro | Johannes Rudbeckius [#] | |
Patrino | Magdalena Carlsdotter Hising [#] | |
Gefratoj | Petrus Johannis Rudbeckius [#] | |
Edz(in)o | Vendela Lohrman [#] | |
Infanoj | Olaus Rudbeckius la juna • Wendela Rudbeck • Gustaf Rudbeck [#] | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto • arkeologo • arkitekto • universitata instruisto • anatomo • kuracisto • historiisto • astronomo [#] | |
Laborkampo | anatomio [#] | |
Aktiva en | Upsalo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Rudbeck studis farmakologion, kaj ankaŭ muzikon, mekanikon, pentrarton kaj antikvecon kaj famiĝis jam 21-jara pro eltrovo de limfujoj. Li kreis la originon de la nuna Linea Ĝardeno.
Li estis patro de Olof Rudbeck la juna.
En la verko Atland eller Manheim, Atlantica sive Manheim, vera Japheti posterorum sedes et patria (Upsala 1675-98, 3 volumoj) li provis pruvi, ke Svedio estas la Atlantido pri kiu parolas Platono. Per tio Rudbeck estas frua defendanto de la tezo "Ex septentrione lux".
Alfred Nobel estas unu el liaj pranepoj.