Samu BÖRTSÖK [boerĉoek] estis hungara, rumania hungara pentristo de la dua generacio de Artistkolonio de Baia Mare. Li naskiĝis en Tápiószele la 15-an de marto 1881 kaj mortis en Budapeŝto la 19-an de junio 1931.

Samu Börtsök
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1881 (1881-03-15)
en Tápiószele
Morto 19-an de junio 1931 (1931-06-19) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • edukisto
vdr

Kariero redakti

Samu Börtsök interrompis siajn jurajn studojn kaj de 1902 li fariĝis disĉiplo de István Réti en Nagybánya. En vintro de 1905 li pentris en privatskolo de Károly Ferenczy. En 1906 li faris mallongan studvojaĝon en Parizo, Vieno kaj Munkeno. En 1908 li loksidiĝis en Nagybánya. De 1911 li estis vicprezidanto, afergvidanta prezidanto de Nagybányai Festők Társasága (NFT), poste de 1927 unu el gvidantoj de la Belarta Skolo de Baia Mare. En 1912 kune kun István Réti li redaktis la katalogon de la jubilea ekspozicio. De 1925 li estis instruisto de la pentristskolo.

Fonto redakti

  • Hungara vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti