Samuli PARONEN (23-a de majo 1917 – 26-a de aŭgusto 1974) estis finna verkisto. Kvankam li estis jam 47-jara, kiam lia unua libro aperis kaj li mortis 57-jara, li skribis notindan produktaron, kiu inkludas ok romanojn, unu poemkolekton kaj unu aforismkolekton. Lia unua libro estis romano Kesä Aataminkylässä (1964) kaj la plej konata libro aforismkolekto Maailma on sana (1974). Li mortis je pulma kancero. En 2006 Hannu Mäkelä publikigis memoraĵojn pri Paronen. En Finnlando estas donita aforisma premio nome Samuli Paronen -palkinto (premio Samuli Paronen).

Samuli Paronen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1917 (1917-05-23)
en Virolahti
Morto 26-an de aŭgusto 1974 (1974-08-26) (57-jaraĝa)
en Hämeenlinna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo verkisto
vdr