San Cristóbal de Cuéllar

San Cristóbal de Cuéllar [SankrisTObal deKŬEljar] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo San Cristóbal de Cuéllar estas etimologie komprenebla kiel Sankta Kristoforo de Cuéllar al grava iama centro.

San Cristóbal de Cuéllar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 24′ U (mapo)41.405277777778-4.4041666666667Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 14,76 km² (1 476 ha) [+]
San Cristóbal de Cuéllar (Provinco Segovio)
San Cristóbal de Cuéllar (Provinco Segovio)
DEC
San Cristóbal de Cuéllar
San Cristóbal de Cuéllar
Situo de San Cristóbal de Cuéllar
San Cristóbal de Cuéllar (Hispanio)
San Cristóbal de Cuéllar (Hispanio)
DEC
San Cristóbal de Cuéllar
San Cristóbal de Cuéllar
Situo de San Cristóbal de Cuéllar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Cristóbal de Cuéllar [+]
vdr
San Cristóbal de Cuéllar en la provinco Segovio.
Preĝejo de San Cristóbal de Cuéllar.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 80 nur el la jaro 2000.

Ĝi distas 71 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 50 km de Valadolido, kaj 150 de Madrido, kaj estas lima kun la provinco Valadolido. Precize ĝi limas kun municipoj San Miguel del Arroyo (Valladolid), Viloria (Valladolid), Vallelado kaj Cuéllar. Ĝi estas inter montetoj kaj ĉe la rojo Horcajo, kie iam estis fiŝoj kaj kraboj. Ĝi estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo CL-602 inter Torregutiérrez oriente kaj Vallelado okcidente.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Kristoforo kaj la ermitejo Humilladero.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti