San-Fernando

urbo en Hispanio
(Alidirektita el San Fernando (Cádiz))

San-Fernando (36º 28' N - 6º 12' U) estas la kvara kadiza urbo kun siaj 90.178 loĝantoj (2005). Ĝi grandas 29,8 km² kaj estas unu el la sep urboj de la Metropola areo de la Golfeto de Kadizo-Ĥerezo.

San-Fernando
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 11100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 93 927  (2023) [+]
Loĝdenso 3 065 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 28′ N, 6° 12′ U (mapo)36.4666072-6.2009666Koordinatoj: 36° 28′ N, 6° 12′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 30,65 km² (3 065 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San-Fernando (Kadizo)
San-Fernando (Kadizo)
DEC
San-Fernando
San-Fernando
Situo de San-Fernando
San-Fernando (Hispanio)
San-Fernando (Hispanio)
DEC
San-Fernando
San-Fernando
Situo de San-Fernando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Fernando, Cádiz [+]
vdr

Fondita en 1766 ĝi estas ankaŭ konata kiel "Insulo de Leono" aŭ simple "La Insulo", ĉar ĝi situas sur insulo disa de la Iberia Duoninsulo.

Tie estis vilaĝo en fenica epoko, sed la unuaj veraj konstruaĵoj estas de la araba konkero de Iberio. La unua urbodomo estis kreita nur en 1766 kun la establo de ŝipkonstruejo, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo ĝi estis la nura hispana urbo ne regata de la armeo de Napoleono. Post tiu milito la reĝo Ferdinando la 7-a de Hispanio donis al la urbo la aktualan nomon San Fernando.

Ekonomie, la urbo estis tre influita pro hispana mararmeo, ŝipkonstruado kaj kazernoj. Inter aliaj armeaj konstruaĵoj notindas la Observatorio de San Fernando, tre grava en 18-a jarcento.

En la lastaj jaroj la urbo suferis fortan ekonomian krizon kaj aktuale gravas turisma kaj fiŝbredada industrio (precipe de ora sparo).

Tie naskiĝis la esperantisto José Garzón Ruiz kaj la revoluciulo Fermín Galán.

Situo en la provinco


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti