San Lamberto (Tauste)

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.


La Ermitejo San Lamberto situas en la municipo Tauste, de provinco Zaragozo en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

San Lamberto
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Loknomo redakti

La loknomo "San Lamberto" de la terenoj, kiu situas ĉe "Monte Alto" devenas el la antikva ermitejo dediĉita al Sankta Lamberto, kiu situis en la nordorienta parto de la municipo Tauste, apud la vojeto, kiu iras ĝis "La Gabardilla". [1]

Geografio redakti

Ĝi situas ĉirkaŭ 20 km de la urbo Tauste, en la areo nomata "Monte Alto", je distanco de proksimume 9 km de Castejón de Valdejasa.

Tre proksime al la ermitejo estis en la pasinteco granda etendaĵo de vitejoj kaj migdalarboj kaj tie ili konserviĝas preskaŭ abandonitaj, la enormaj kuŝejoj parolas pri periodo de splendo kaj abundo de vitejoj en la ĉirkaŭaĵo. [2]

Koordinatoj redakti

Jen sekve la geografiaj datenoj de ĝia situo: [3]

  • Latitudo: 41º 57' 0" N.
  • Longitudo: 1º 3' 24" U.

Historio redakti

Ĝi estas malriĉa konstruo dediĉita en pasintaj tempoj al la kultado de Sankta Lamberto, patrono de aragonaj kamparanoj. Oni celebris tie mesojn por la homoj, kiuj enloĝis tiujn lokojn dum tempoj de laboro en la kampoj, kiam la longaj distancoj signifis gravan ĝenon por la vojaĝo. La plej grava festo, kiu estis festita tie, estis tiu de San Lamberto, la 19-an de junio de ĉiu jaro. Tiu memorceremonio, iom post iom, ade maluziĝis kiel unu plia sekvo de la kastiliigo de tiuj teroj, poste anstataŭigante la aragonan Sanktan Lamberton el Zaragozo per Sankta Isidro el Madrido. [4]

Oni scias, ke la lastaj riparlaboroj estis faritaj en 1880. Jarojn poste, la ermitejo iom post iom kadukiĝis, kaj ĝia religia uzo ŝanĝiĝis al tiu de monta kabano kaj stokejo de iloj.

Dum longa tempo ĝi estis unu el la multaj kabanoj disigitaj tra la monta kamparo, ĉirkaŭ Tauste, kiuj plenumis sian celon, kiam estis nur muloj en la agrikultura laboro. [3]

Priskribo redakti

Ĝi konsistas el unu sola navo, kun konstruita areo de preskaŭ 100 kvadrataj metroj, kun duflanka tegmento, kaj sakristio, kiu, de ekstere ĝi aspektas kiel absido sur tri flankoj, kun tre neregula formo kaj orientita norden. [4]

La enirejo estas en la suda muro. La enirejpordejo estas duonronda arko konstruita en briko. La muroj estas faritaj el masonaĵo kaj ramita tero, kun gipso kiel liga materialo, kaj la tegmento estas farita el arabaj kaheloj. Ekstere ekzistas restaĵoj de du murapogiloj, unu sur ĉiu flanko de la navo, ĉe ĝia krucvojo kun la absido. [4]

Malgraŭ la simpleco de la konstruo, unikaj arkitekturaj elementoj, kiuj malfaciligas dati, oni povas dedukti, ke la origina strukturo konsistis el transversaj arkoj kaj lignaj traboj. Kiel aldonita arta valoro, indas noti la ekziston de murpentraĵoj sur la priskribita muro, kie la altaro estas alfiksita, plejparte kaŝita sub la tavoloj de kalko. Tiuj pentraĵoj povus esti dateblaj al la 18-a jarcento. [4]

Ĉi tiu ermitejo estis renovigita en la lastaj jaroj, kaj en 2011 ĝi jam estis plene riparita. Sur ĉiu flanko de la enirejpordo estas malgranda fenestro kaj la simpla fronto de la ermitejo ofertas simetrian aspekton. [5]

Estas menciinde redakti

Sankta Lamberto, patronsanktulo de la aragonaj kamparanoj, krom la nuna ermitejo situanta en "Monto Alto", havis du aliajn en la vilaĝoj "Canduero" kaj "Mira", sed bedaŭrinde nuntempe ili estas malaperintaj. [6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Historio de Sankta Lamberto el Zaragozo. [8]